Podkasto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto 'podcast') estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Podkastoj malsimilas aliajn manierojn liveri tiajn materialojn ĉar ili uzas la RSS-protokolon. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn radio- kaj televido-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formato.

Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' programaro kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el iPod (muzikaparato de la firmao Apple) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu MP3- kaj AAC-kapabla muzikaparato aŭ komputilo povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.

Enhavo

[redakti] Unikaj atributoj

[redakti] Diferencoj de tradiciaj disaŭdig-procezoj

Malkiel radio aŭ interretaj disaŭdigoj, podkastoj estas riceveblaj kaj aŭskulteblaj/spekteblaj kiam ajn, laŭ la deziroj de la uzanto. Tamen, ekzistas en tio ankaŭ malavantaĝoj, ekzemple, podkastoj ne povas inkluzivi tujajn kontribuojn de la aŭskultantoj/spektantoj.

Tamen, podkastoj havas gravajn avantaĝojn kontraŭ tradiciaj disaŭdigaj metodoj pro la egalisma kerno de la tekniko. En la plimultaj landoj uzo de la radia spektro estas forte limigita, kaj personaj dissendo-permesiloj estas malfacile aŭ tute ne atingeblaj. Podkastado ebligas al unuopuloj facile dissendi siajn materialojn tutmonde sen tiuj malhelpoj.

[redakti] Diferencoj inter sonaj podkastoj kaj aliaj specoj de interret-radio

Podkastoj malsimilas al pli malnovaj interret-elsendoj laŭ la maniero per kiu la materialoj estas disdonitaj. Anstataŭ centra son-datumstrio, aŭskultontoj ricevas la sondosierojn rekte kaj aŭtomate. Podkastoj povas inkluzivi ceterinformojn kiel datojn, titolojn, kaj priskribajn notojn.

[redakti] Ankaŭ vidu:

[redakti] Esperantlingvaj podkastoj


Radio en esperanto
ĉiutaga ĈRI Ĉina Radio Internacia · Pola Radio (podkasta) · RV Radio Vatikana
ĉiusemajna 3ZR Melbourne Ethnic Community Radio · RHK Radio Havano Kubo - Radio Esperanto
ĉiumonata -
reta Radio Esperanto
podkasta Ĉi Tie Nun · Esperanto-Radio-Arkivo · JRI Junula Radio Internacia · Pola Radio · RV Radio Verda · Podkasto Roĝer Borĝes · Varsovia Vento · esPodkasto - La Ondo de Esperanto (Radio Esperanto)
historia Verda Stacio