Podobovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Podobovec ukraine Подобовець, hungare Padóc, ruse Подовец estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja, en municipo de Pilipec.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Miĵgirja troviĝas je 30 km-oj. Proksime de Podobovec skiejo kun aertelfero funkcias.

Historio

Akvofalo ĉe Podobovec

En 1910 vivis en Padóc 391 loĝantoj (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Podobovec. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj