Podolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podolio
Historia regiono
Fortikaĵo en Kamjanec-Podilskij
Fortikaĵo en Kamjanec-Podilskij
Fortikaĵo en Kamjanec-Podilskij
Blazono
historia regiono de Ukranio • historia regiono • etnografia regiono • kultura regiono [+]

LandoUkrainio
- koordinatoj48° 41′ 0″ N, 26° 35′ 0″ O (mapo)48.68333333333326.583333333333Koordinatoj: 48° 41′ 0″ N, 26° 35′ 0″ O (mapo)


Podolio (Tero)
Podolio (Tero)
Podolio sur mapo de nuntempa Ukrainio

Podolio (Ukrainio)
Podolio (Ukrainio)
DEC

Map
Podolio
Vikimedia Komunejo:  Podolia [+]
vdr
Historia blazono de la podolia vojevodio en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj

Podolio (latine Podolia, pole Podole, ukraine Поділля) estas historia regiono en la nuntempa ŝtato Ukrainio, troviĝanta ĉe nordaj alfluoj de centra Dnestro (inter alie Smotriĉ kaj Zbruĉ) kaj en supra parto de la rivero Suda Bugo.

Ĉefaj urboj de la regiono estas Kamjanec-Podilskij, Ĥmelnicko kaj Vinico. Ĝi troviĝas en la hodiaŭaj provincoj: vinica, ĥmelnicka (sudo), ternopila (sen norda parto), nordaj distriktoj de odesa provinco kaj tre malgrandaj partoj en la provincoj ĵitomira, ĉerkasa kaj kirovohrada. Oni enkalkulas en ĝin ankaŭ nordan parton de nuntempa Ĉednestrio.

Ekde la jaro 1434 la regiono reprezentiĝis en la Pola Reĝlando per administra Vojvodio Podolio, kiu en 1566 dividiĝis al okcidenta Vojvodio Podolio kaj orienta Vojvodio Braclavo - ambaŭ vojevodioj en 1569 iĝis parto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio) kaj ekzistis ĝis la dua el sume tri Dispartigoj de Pollando-Litovio, do ĝis la jaro 1793.