Poffert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poffert, tradicia manĝaĵo el Groningen.
Ladskatolo por bolbani Poffert-on

Poffert (ne konfuzu kun poffertjes) estas groninga manĝaĵo. En aliaj partoj de Nederlando ekzistas preskaŭ simila recepto sed kun alia nomo: ketelkoek, Jan in de zakbroeder.

Poffert estas kamparula manĝaĵo kaj antaŭ ĉio estas manĝata kiel deserto, plejofte dum la vintro ĉar ĝi estas sufiĉe malfacile digestebla manĝaĵo. Poffert enhavas memfermentan bakfarunon (aŭ ordinara faruno kun gisto), korintajn sekvinberojn, rosinojn, lakton, ovojn, butero, sukeron kaj kelkfoje ankaŭ kanditan cedratŝelon. La pasto estas preskaŭ same kiel tiu de patkukoj, ĝi tamen devas leviĝi dum iom da tempo.

La poffert estas bolbanita en speciala ladskatolo. Por preventi albakiĝon kelkfoje oni tegas la internon de la ladskatolo per tranĉaĵoj de lardo. Ĝi estas manĝata kun butero kaj sukersiropo.

Recepto[redakti | redakti fonton]