Pogăceaua
El Vikipedio
Pogăceaua (hungare: Mezőpagocsa, germane: Birk) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Târgu Mureş. En 1910 ĝi havis 1997 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 1879 (rumanoj, 2% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1345. En mezepoko ĝi estis hungara-rumana vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre apartenas al ĝi Bologaia, Ciulea, Deleni, Fântâna Babii, Pârâu Crucii, Scurta, Sicele, Valea Sânpetrului kaj Văleni.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
