Pogranda komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pograndisto)

Pogranda komerco signifas aĉeton kaj vendon de varoj, por plua komerca uzo. Ĝi estas aĉetita en granda maso kaj malalta prezo (sub la detalkomerca prezo).

Ofte pogranda komercisto povas akiri iugradan monopolon pri aĉeto-vendo de iu varo.

Pogranda komercado laŭ la funkcia senco signifas, ke partoprenantoj de la merkato aĉetas varojn, kiujn ili kutime ne mem pri- aŭ perlaboros (komercvarojn), de produktantoj aŭ aliaj liverantoj kaj vendas ilin al revendistoj, prilaborantoj, komercaj uzantoj (kiel administrejoj, instruejoj) aŭ aliaj institucioj (ekzemple amasmanĝejoj, asocioj), sed ne al privataj konsumantoj.

Pograndisto (aŭ neologisme grocisto) estas persono aŭ entrepreno en la distribua pera komerco, kiu aĉetas varojn for de la fabrikistoj kaj/aŭ importisto kaj pluvendas al detalisto.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 393-394, numero 2777 , kapvortoj wholesaler; wholesaler dealer