Poix-du-Nord

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poix-du-Nord
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
Urbestro S-ro Jean-Marie Cornu
2008-2014
Poŝtkodo 59218
Kodo laŭ INSEE 59464
Demografio
Loĝantaro 2 013 (1999)
Loĝdenso 232 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°11′23″N 3°36′31″O  /  50.18972°N, 3.60861°O / 50.18972; 3.60861 (Poix-du-Nord)Koordinatoj: 50°11′23″N 3°36′31″O  /  50.18972°N, 3.60861°O / 50.18972; 3.60861 (Poix-du-Nord)
Alto 104 m - 151 m
Areo 8,67 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Poix-du-Nord en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Poix-du-Nord estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 013 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Poix-du-Nord.

Enhavo

Geografio [redakti]

Poix-du-Nord estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Poix-du-Nord troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Poix-du-Nord etendiĝas sur 8,67 km². Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Salesches, Englefontaine, Vendegies-au-Bois, Neuville-en-Avesnois kaj Ghissignies.

Historio [redakti]

Dum intensa bombardado de la Unua mondmilito, la loĝantaro devis rifuĝi al la keloj de la vilaĝo, sed malgraŭ tio multe suferis pro gas-obusoj.

Vidindaĵoj [redakti]

La "Keighley Hall" estas municipa konstruaĵo lokita ĉe la placo Talma. Ĝi estis financita de la brita urbo Keighley por danki la vilaĝanojn pri la helpo, kiun ili konsentis al britaj soldatoj. Ĝi pro sia brita stilo estas tute unika en la regiono.

La monumento Talma estas bronza statuo starigita omaĝe al la tragedisto François-Joseph Talma. Ĝi situas apud la Keighley Hall, sub aleo da maronarboj. Videblas cetere mortmonumento apud la loka preĝejo, antaŭ la urbodomo.

Lokaj famuloj [redakti]

La politikisto Alfred Basquin (1895-1957) naskiĝis en Poix-du-Nord. Ankaŭ la tragedisto François-Joseph Talma devenis de tiu vilaĝo.

Administrado [redakti]

Poix-du-Nord apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]