Pokahontas
Pokahontas (naskiĝis ĉ. 1595; mortis la 21-an de marto 1617) estis indiĝena princino en Nord-Ameriko, filino de Ĉefo Paŭhatano.
Ŝiaj veraj nomoj estis Matoaka kaj Amonute[1], Pokahontas estis ŝia kromnomo dum juneco, rilate al ŝia petolema naturo (la vorto signifas petolulineto[2]). Kiam ŝi estis baptita, ŝi ricevis la nomon Rebecca, kaj post sia edziniĝo nomiĝis Rebecca Rolfe.
Ŝi estas konata pro sia parto en la vivo de John Smith, angla aventuristo. Laŭ Smith, li estis kaptita de indiĝenoj, kaj nur pro la interveno de Pokahontas oni ne mortigis lin.
En 1614 Pokahontas edziniĝis kun John Rolfe, unu el la koloniintoj kaj en 1616 vojaĝis al Anglio kun li.
Ŝi naskis filon sed poste mortis kaj estis entombigita ĉe Gravesend en la angla provinco Kent.