Pokalo (trinkujo)
El Vikipedio
Pokalo el Lüneburg, 16-a jarcento
Pokalo (el la itala boccale) estas trinkujo kun kruro kaj piedo simile al kaliko. Iom post iom la pokalo fariĝis pompa kaj ekspozicia ujo kaj ekde la 15-a kaj 16-a jarcento ĝi estis farita el oro aŭ orizita arĝento, kaj ornamita per figuroj, juveloj kaj perloj. Samforman ujon el valora metalo oni uzas kiel trofeo en konkursoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Proverbo [redakti]
Ekzistas proverboj pri pokalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
-

« Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi. » -

« En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo. »