Pokero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teksasa Tenpokero, populara varianto de pokero.

Pokero estas kazina kartludo, ĝenerale ludata monveteme, kiu povas ludiĝi ekster kazino kun regulara 52-karta ludkartaro kaj eĉ sen monvetoj. La reguloj eble originis el Eŭropo aŭ Azio, sed la nuna ludo influiĝis usonane. Estas multegaj varioj de la baza ludo, sed multaj tre similas. Post kiam ludanto ekkonas la bazludon, la varioj facile koneblas. Kutime, ludantoj ludas multajn raŭndojn (ludetojn de specifa vario). Pokero estas plej bone ludita kun 4-9 ludantoj.

Historio

La frua historio de pokero ne estas bone konata. La verŝajna plej frua prapokero eble estas antikva persa ludo As nas, kiu poste estis enkondukita en Eŭropon fare de la krucmilitistoj, kaj fariĝis en Italio la primero. La nomo de la ludo eble devenas el la franca poque (pok) kiu devenas el la germana pochen (poĥen), sed ne estas klare ĉu tiuj ludoj estis la veraj originoj de pokero. La ludo koniĝis en padel-riverŝipoj de Misisipa Rivero de la 19-a jarcento. Hodiaŭ, pokero (je diversaj varioj) estas unu el la plej popularaj kartludoj en la mondo.

Kiel ludi

Baze, ludantoj ricevas kvin kartojn (aŭ pliajn, en kelkaj varioj). Ludantoj vetas ĵetonojn en centran vetaron. La ludanto kiu havos la plej bonan permuton de kvin kartoj gajnas la vetaron. Ludantoj povas ludi serion de ludetaj varioj, kiuj permesas ŝancon gajni la vetaron. Kutime, kiam ludanto malgajnas siajn ĵetonojn, li elludiĝas, kaj ne povas ludi plu.

Monvetema ludo

Kiam oni ludas pokeron por mono, ofte ludantoj uzas ĵetonojn anstataŭ monerojn. Antaŭ la ludo, ludantoj interŝanĝas monon por ĵetonoj. Post la ludo, ili reŝanĝos la ĵetonojn por mono. Fojfoje, laŭ la deziroj de la ludantoj, ludantoj ŝanĝas pli da mono por ĵetonoj, sed tiu rajto dependas de la specifaj reguloj.

La disdonanto

Unu ludanto estas la disdonanto. Li kolektas kaj miksas la kartojn. Li ankaŭ disdonas la kartojn al ĉiuj ludantoj. Post ĉiu disdono, la ludanto maldekstre de la nuna disdonanto iĝas la nova disdonanto. Ofte, la disdonanto elektas la pokeran varion ludotan.

Kazinoj dungas disdonistojn kiuj uzas butonon por indiki la disdonanton. La butono iras maldekstren post ĉiu disdono.

La anteo

Post kiam la disdonanto anoncas la pokeran varion ludotan, ĉiuj ludantoj (inkluzive la disdonanton) metas ĵetonojn en la vetaron. Tiu ago nomiĝas la anteo (aŭ antaŭveto).

La disdono kaj vetrondo

Je la plej baza ludo, la disdono donas po kvin kartojn al ĉiu ludanto. La ludanto rigardas la kartojn, sed kaŝas ilin for de la aliaj ludantoj. Ludantoj vetrondas: Komence ĉe la ludanto maldekstre de la donanto, ĉiu ludanto vetas neniujn aŭ plurajn ĵetonojn.

Ludanto havas kvar elektojn:

  1. Sin deteni, se ĝis tiam estas neniu veto.
  2. Plialtigi la veton. Enmeti ĵetonojn, kiuj egalas la antaŭan veton, kaj pliajn ĵetonojn por pliigi la veton. Aliaj ludantoj devos sekvi aŭ eliĝi la ludeton.
  3. Sekvi la veton. Enmeti ĵetonojn, kiuj egalas la antaŭan veton.
  4. Cedi la ludeton (rezigni pri la raŭndo kaj ne plu partopreni).

La vetrondo daŭras ĝis unu el ĉi tiuj okazos:

  1. Ĉiuj ludantoj sin detenas sen veto.
  2. Ĉiuj ludantoj krom unu eliĝas.
  3. Ludantoj ĉiuj sekvas la altan vetinton.

Ekzemplo de vetrondo.

La kartojn ricevas la kvar ludantoj. Ludanto A, sentante sin malcerta pri siaj kartoj, cedas la vicon. Ludanto B, kiu havas fortajn kartojn, vetas du ĵetonojn. Ludanto C eliĝas. Ludanto D aldonas unu ĵetonon; nun la vetaro havas tri ĵetonojn. Ludanto A devas aŭ sekvi, aŭ pliigi la veton, aŭ eliĝi. Li eliĝas. Ludanto B metas du ĵetonojn en la vetaron, pliigante la vetaron al kvar. Kontenta pri sia veto, Ludanto D sekvas la altan veton de Ludanto B, kaj metas unu plian ĵetonon poten. La vetrondo finiĝas.

Montrado de kartoj

Post la vetrondo, ludantoj montros siajn kartojn. La ludanto havanta la plej bonan permuton de kartoj gajnas la vetaron.


Eblaj permutoj de manoj

Jen la rango de la pokeraj manoj, de la plej bona mano al la malplej bona mano.

  • Reĝa emblemo (A♠ R♠ D♠ F♠ 10♠)
  • Sekvenco (D♦ F♦ 10♦ 9♦ 8♦)
  • Kvaropo (F♥ F♣ F♦ F♠ 6♣)
  • Plena domo (2♣ 2♠ 2♦ D♥ D♠) (triopo kaj duopo)
  • Emblemo (R♥ F♥ 8♥ 7♥ 4♥)
  • Sinsekvo (9♣ 8♠ 7♦ 6♥ 5♠)
  • Triopo (4♦ 4♥ 4♣ R♥ 9♣)
  • Du paroj (R♥ R♠ 9♣ 9♦ F♣)
  • Paro (10♣ 10♠ R♦ 7♥ 4♠)
  • Alta karto (A♦ D♥ 10♣ 5♦ 2♠)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj