Pol-Pomeranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pol-Pomeranio
Pol-Pomeranio
Pol-Pomeranio
Aŭtoro Kazimierz Smogorzewski
Eldonjaro 1931
Urbo Jaslo
Eldoninto Esperantista Voĉo
Paĝoj 125
vdr

Pol-Pomeranio estas verko de Casimir Smogorzewski. El la franca esperantigis ĝin Salomon Grenkamp-Kornfeld, kaj Eldonejo Esperantista Voĉo el Jaslo aperigis la tradukon 125-paĝe en la jaro 1931, kun 22 entekstaj kaj 4 plurkoloraj mapoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro pritraktas, el pola vidpunkto, la "germana-pola problemo", precipe pri la "Pola koridoro" apud Dancigo.

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En 3 partoj la aŭtoro provas klarigi, ke Pomeranio estas esence pola lando. Unue li akcentas, ke nur dufoje dum iom pli ol jarcento ĝi estis germana posedaĵo, poste li parolas pri la nacieco de la provinco kaj kontraŭas la starigon de mazura kai kaŝuba dialektoj kiel memstaraj lingvoj. La malkreskon de la germannacianoj li iom tendence troigas kaj akre atakas la politikon de Bismarck kaj Bülow. Fine li parolas pri la graveco de Danzig kaj Gdynow por Polujo kaj pri la mirinda evoluo de la pola haveno. Krome li volas pruvi, ke ekzistas multaj Orientaj Prusujoj en la mondo, sed ne atentas, ke neniukaze samgranda terpeco estas forŝirita de grandpotenco.

Tre laŭdinda estas la aldono de ege supervideblaj tabeloj kaj kartoj.

Lingve la verko estas bone skribita kiel ĉiuj tradukoj de Grenkamp. Iomete malofta estas la uzo de „laŭ“, nekutima la kelkloka anstataŭo de „aŭ“ per „ĉu“ kaj la troa aplikado de ,,-ig"-formo anstataŭ simpla verbo. Vere malkorektaj estas la formoj „spiritista“ (anst. spirita) volismo sur p. 3f; 59 „la teritona tuto“ al (anst. sendanĝereco), 68 ilia (anst. s a). 73 linio 2. de sube datreveno al (anst. de), 76 dubi en (pri), 100 ĝusti (pravi), 107 „kvankam“ anst. „malgraŭ“, 114 „demandi“ anst. „postuli“ (galicismo), „dum" anst. , dume 121 lasta linio porteblo (anst. portokapablo). Rilate la sovetismojn „aliel“ ktp. mi citas Ifigenion , ne povas mi alkutimigi“. 
— D-ro W. Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.99 (jul 1933)
Citaĵo
 Grenkamp kutimigis nin al persona, karakteriza lingvaĵo. Ankaŭ en tiu ĉi libro oni rekonas liajn ordinarajn kvalitojn de flueco kaj klareco. La pritrakto de la subjekto laŭ pola vidpunkto montras al ne inicitoj kiel komplika estas la problemo de la Pola Koridoro pro la historiaj al-[tiel] kaj refluoj de diverslingvaj gentoj kaj estroj. La libro klare akcentas la multnombrecon en Eŭropo kaj ceteraj mondpartoj, de la « koridoroj » pri kiuj oni ne aŭdas paroli ĉar la koncernaj landoj akceptas la juran situacion. Kiu volas konatiĝi kun la pravigo de la pola opinio en tiu « urtikeca » problemo legos tiun interesan traktaĵon. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]