Pola-Litova Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pola-Litova Unio estis kuniĝo de la Pola Regno kaj la Granda Duklando de Litovio. Komencis ĝin la Kreva Unio (1385). Ĝis 1569 la konfederacio estis persona unio, en kiu kuna estis la persono de la ŝtata gvidanto, sed la ŝtataj institucioj estis apartaj. Post la Lublina Unio temis pri reala unio, federacia ŝtato nomata Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ĝian ekziston finis la 3-a dispartigo de Pollando kaj Litovio en 1795.

La ĉefa kaŭzo de la unio estis minaco flanke de la armee ekspansiema Ordeno de germanaj kavaliroj kaj tio, ke Ludoviko la Hungara ne havis viran idon. Ludoviko volis transdoni la potencon al sia filino - Jadviga, sed laŭ pola tradicio virino ne rajtis esti surtronigita. En 1374 Ludoviko eldonis la privilegion de Košice, laŭ kiu la pola reĝo ne rajtis fari novan imposton al la nobelaro. Por la privilegio, nobelaro konsentis surtronigi Jadviga'n en 1384. Kiam ŝi geedziĝis kun Jogaila, la grandduko de Litovio, tiu transprenis la polan kronon kaj alprenis la polan reĝan nomon Ladislao la 2-a, dum lia kuzo Vytautas transprenis la kronon de la grandduko de Litovio. Kaj Jogaila kaj Vytautas en la traktato pri la Kreva Unio 1385 interkonsentis pri konstanta alianciĝo inter Pollando kaj Litovio, kaj tiu kuniĝo restis ĝis 1795.

Vidu ankaŭ