Pola-Soveta Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Pola-bolŝevika milito (1919-1920)" oni nomas la militon (februaro 1919 – marto 1921) inter Pollando kaj UPR kontraŭ RSFSR, Ukraina SSR kaj Belorusa SSR, kiu estis la batalo pri savo de sendependeco de Pollando, aŭ, alividipunkte, respondo al pola intervencio aŭ eksporto de revolucio. La milito determinis la limojn inter la bolŝevikoj kaj la sendependa Pollando.

Pola reklamo "Batu Bolŝevikon".
Soveta reklamo "Helmoŝtula Pollando". Skribo sur la reklamo: "Porko dresinte en Parizo".
Marto 1919
Decembro 1919
Junio 1920
Aŭgusto 1920
Difinita teritorio de Pollando en 1922 post traktato de Rigo, sileziaj ribeloj kaj anekso de Centra Litovio

Aliaj nomoj de la milito

Ofte oni uzas la esprimon "Pola-soveta milito", kio povus kaŭzi konfuzon, ĉar internacie "soveta" kutime pensigas pli pri "Sovetunio" (fondita 1922) ol pri "Sovetrusio". Alternativaj nomoj estas Pola-rusa milito de 1919-21. En Pollando kaj aliaj landoj oni uzas la terminon Milito de 1920 (Wojna 1920 roku), dum la sovetaj historiistoj nomis tion Milito kontraŭ Blanka Pollando aŭ taksis tion parto de Milito kontraŭ Eksterlanda Interveno— parto de Rusa Enlanda Milito.

Antaŭmilite

En 1918, post la fino de la unua mondmilito, Pollando reakiris sian sendependecon perditan en 1795 pro la tripartigo de Pollando. Oni proklamis post 123 jaroj la duan Polan Respublikon.

La pola ŝtatestro Józef Piłsudski imagis federacion (la "federacion de Międzymorze") entenanta Pollandon, Litovion kaj okcidentan Ukrainion (centre ĉe Kievo). Tiel li celis formi orient-eŭropan konfederacion sub pola gvido kiel kontraŭpezon al Rusio. La imagita nova lando havus similajn limojn kiel tiu de la pola-litova kunvivado en la jarcentoj 15-a ĝis 18-a.

Tiutempe, Rusion transformis la Rusa Revolucio kaj la Rusa Enlanda Milito (ekde 1917).

Lenin, gvidanto de la nova komunista registaro de Rusio, rigardis Pollandon kiel ponton trans kiu la Ruĝa Armeo povas helpi al pliaj revoluciaj movadoj en la Okcidenta Eŭropo, ĉefe en Germanio.

La milito

1919

La unuaj interpafadoj komenciĝis en 1919, kiam la memorganizitaj polaj armeaj unuoj interbatadis sur areoj de Litovio, Belorusio kaj okcidenta Ukrainio kontraŭ la lokaj komunistoj kaj la helpantaj bolŝevikoj. La poloj akiris la kontrolon super tiu areo.

La unua armea konflikto okazis la 14-an de februaro, proksime al Mosty, en Belorusio. Poste la polaj fortoj okupis Słonim (2-a de marto), Pinsk (5-a de marto), Wilno (aprile), Minsk (aŭguste).

1920

Józef Piłsudski kaj Simon Petljura en Kievo

La 24-an de aprilo Pollando subskribis militan alianciĝon kun la Ukraina Popola Respubliko de Simon Petljura kaj poste ekatakis. La aliancaj polaj-ukrainaj fortoj okupis Kievon la 7-an de majo. Tiu armea penetro en Ukrainion okazigis la kontraŭatakon de la Ruĝa Armeo.

Britio proponis traktadojn inter Pollando kaj Rusio, por stabiligi la limojn ĉe la Curzon-linio. La traktadojn rifuzis la bolŝevikoj. Francio sendis etajn armeajn unuojn por helpi Pollandon.

Pollando suferis refalon pro sabotado kaj malfruo de transporto de la militaj materialoj, kio okazis pro la germanoj ĉe Gdansk kaj la ĉeĥoj ĉe Brno. Kelkaj armeaj observantoj rigardis Pollandon jam la sekva soveta respubliko.

La pola armeo retiriĝis. En Galicio, la ruĝa kavaleria armeo de generalo Semjon Budjonnij penetris la polan landinternon. Aŭguste la bolŝevikoj okupis en la Batalo de Lvov la polan Galicion kaj kvin bolŝevikaj armeoj proksimiĝis al Varsovio.

La 10-an de aŭgusto, rusiaj kozakaj unuoj trapasis la riveron Vistulo sub gvido de Gej Ĥan. La 13-an de aŭgusto la poloj repuŝis la atakon de generalo Miĥail Tuĥaĉevskij. La polaj fortoj (5-a pola armeo sub generalo Vladislav Sikorski repremis la rusiajn fortojn for de la Wkra rivero, kaj la pola kontraŭofensivo la 16-an de aŭgusto okupis la postfrontan areon de la bolŝevika armeo kaj ĉirkaŭkaptis ilin je la 18-a de aŭgusto.

Je la 31-an de aŭgusto la pola kavalerio ĉirkaŭkaptis ĉe Komarovo la kavalerian armeon de Budjonnij, kiu atendis proksime de Varsovio helpon de rusiaj fortoj. Tiu batalo estis la plej granda kavaleria batalo ekde 1813.

La poloj ne povis plene uzi la novan avantaĝan situacion. La bolŝevikoj petis pacon kaj la batalintoj subskribis batalhalton la 12-an de oktobro, kiu ekvalidis la 18-an de oktobro.

Pola kaj ukraina (UPR) armeo en Kievo.

Postmilite

La bolŝevikoj proponis al la pola pac-delegacio pli da teritorio ol ĝi postulis; la poloj preferis subskribi la kompromisan packontrakton de Riga, la 18-an de marto, en 1921, dividante la diskutitajn teritoriojn en Belorusio kaj Ukrainio inter Pollando kaj Rusio.

La pola-bolŝevika milito forte influis Charles de Gaulle, kiu partoprenis en multaj bataloj kiel konsilanto.

Soveta verkisto Isaak Emmanuiloviĉ Babel priskribis la milition en sia novelaro «Konarmija».

Gravaj bataloj

  1. Kieva ofensivo (majo-junio de 1920)
  2. Batalo de Varsovio (1920) (15-a de aŭgusto)
  3. Batalo de Komarovo: granda kavaleria batalo (31-a de aŭgusto, 1920)
  4. Batalo ĉe Niemen rivero (26-28-a de septembro de 1920)
  5. Batalo de Lvovo (1920)

Vidu

Eksteraj ligiloj

mapoj, mapoj