Pola Armeo en Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Polaj Armitaj Fortoj en Sovetunio – populara nomo: Armeo de Anders (kreita laŭ nomo de ties komandanto – generalo Władysław Anders) – taĉmentoj de Pola Soldataro subordigita al laŭleĝa registaro de Pollando en ekzilo kaj kreita post eksplodo de la milito inter Nazia Germanio kaj Sovetunio, t.e. post subskribo de interkonsento Sikorski-Majski kaj tiel nomata amnestio por polaj civitanoj de la Dua Pola Respubliko: deportitaj, enkarcerigitaj en la enketaj malliberejoj de NKVD kaj senditaj al sovetaj koncentrejoj - gulagoj.

La 10-an de aŭgusto 1941 Ĉefa Komandanto Władysław Sikorski komisiis gvidi la armeon al generalo Władysław Anders, enkarcerigita de NKVD en Lubjanka, kiu kiel grave malsana (kvarfoje vundita dum la germana-sovetunia invadoj en Pollandon) iĝis malliberigita ĉe la pola-hungara limo de la Ruĝa Armeo dum bataliro al Hungario la 23-an de septembro 1939.

La 14-an de aŭgusto 1941 oni subskribis militistan kontrakton, kiu donis fundamenton por komenci formigon de la Pola Armeo en Sovetunio.

La unua etapo de evakuo komenciĝis de Buzuluk la 24-an de marto 1942. Ĝis novembro, malgraŭ malhelpado de sovetoj, oni sendis al Irano pli ol 115 miloj de poloj, en tio ĉ. 78,5 miloj de soldatoj kaj 37 miloj de civiloj, inter kiuj estis preskaŭ 18 mil infanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]