Pola Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola Esperantisto (Esperantysta polski) estis monata revuo, organo de la Poluja Esperantistaro en Esperanto (plejparte) kaj la pola.

Unue ĝi estis organo de la loka Esperanto-societo en Lvovo de julio 1906. En januaro 1908 la revuo eliras jam en Varsovio. Ĉefredaktoro tiam estis d-ro Leono Zamenhof, eldonanto kolonelo Jan Günther ĝis 1914. Dum kelkaj unuaj jaroj de la unua mondmilito la revuo ne eliradis. En 1923 (post 1-a Tutpola Esperanto-Kongreso) la redakcion transprenis Stanisław Karolczyk, L.K. kaj eldonadis ĝin sufiĉe regule, sed en malgrandigita formato. De 1926 ĝi estis oficiala organo de Pola Esperanto-Delegitaro (PED). La 33-a jarkolekto aperis en 1938, la 34-a en 1946.

Pola Esperantisto ĉesis aperi en 1989, kaj post 14 jaroj aperis denove en 2003, eldonata de la eldonejo Hejme. En 2007-a jaro ĉefredaktoro Kazimierz Leja kritikis PEAn kaj anoncis, ke de 2008-a jaro PE ne estos eldonata. La revuo estas eldonata plu de PEA tamen ne kun la antaŭa redakcio kiu kreis propran revuon- "SPEGULO".

Eksteraj ligiloj