Pola Negri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Negri
Pola Negri en 1923
Pola Negri en 1923
Persona informo
Pola Negri
Naskonomo Apolonia Chalupec
Naskiĝo 3-an de januaro 1897
en Lipno, Kongresa Pollando
Morto 1-an de aŭgusto 1987
en San Antonio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba kancero • pneŭmonito vd
Tombo Calvary Cemetery vd
Lingvoj anglapola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Serge Mdivani vd
Profesio
Okupo aktorokantistoverkisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1914–1944 vd
En TTT http://polanegri.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stelo de Pola Negri en Holivudo
Subskribo kaj spuroj de Pola Negri antaŭ ĉina teatro en Holivudo

Pola NEGRI, aŭ realnome Barbara Apolonia CHAŁUPIEC (naskiĝis en 1897 - mortis en 1987) estis pola filmaktorino, internacia stelulino de muta kino.

Junaĝo

Kiam Pola estis infano, ŝia patro estis arestita de rusoj kaj forportita al Siberio. En 1902 kun patrino ŝi ekloĝis en Varsovio. Tie ŝi finstudis teatran lernejon kaj komencis aktori en teatroj: la Granda, la Malgranda kaj la Somera. Dum la 1-a Mondmilito Pola malsaniĝis je ftizo kaj estis kuracata en Zakopane. Post reveno el la kuracloko kinofirmao Sphinx proponis al ŝi rolon.

La filmodebuto de Pola Negri estis Sklavino de sensoj. Ŝi ludis ankaŭ en Edzino, Studentoj, Bestio kaj en la filmoserio Misteroj de Varsovio (Arabella, Ĉambro n-ro 13, Lia lasta ago). Tiam ŝi ekuzis la pseŭdonimon Pola Negri honore al sia plej ŝatata itala poetino - Ada Negri.

Fameco

En 1917 Pola Negri forveturis al Berlino; tie ŝi ludis ĉe Max Reinhardt kaj en germanlingvaj filmoj: La okuloj de mumio Mia, Carmen, Madame du Barry, Sumurun kaj aliaj, reĝisoritaj inter alie de Ernst Lubitsch.

En 1923 ŝi veturis al Holivudo kaj ludis en Hispana dancistino, Malpermesita paradizo (alte taksata pro la rolo de imperiestrino Katerina), Hotel Imperial, Amo de aktorino kaj multaj aliaj. Ŝi estis serioza konkurantino al Gloria Swanson.

En Usono Pola Negri iĝis stelulino de muta kinoarto kaj seksosimbolo, inter alie pro amaĵoj kun Charlie Chaplin kaj Rudolph Valentino (oni akuzis Pola, ke ŝi eluzis la entombigan ceremonion de Valentino por sinprezento) kaj pro onidiroj pri amo inter Pola kaj Margaret West.

Poste Pola ekludis en sonaj filmoj (Pro devigo de virino) sed tio ne finiĝis sukcese pro ŝia malagrabla, malalta voĉo kaj pola akĉento. Tial ŝi revenis al Germanio komence kun famaj sukcesoj, sed kiam nazioj ekregis, la ministro pri propagando Joseph Goebbels malpermesis al ŝi engaĝiĝi en kinoarton pro onidira, juda deveno. En la afero intervenis Hitlero mem, kiu tre ŝatis Pola; ŝi ludadis denove en germanaj filmoj: Mazurka, Moskvo-Ŝanhajo, Madame Bovary (1937), Tango Notturno kaj aliaj.

Antaŭ la 2-a Mondmilito ŝi revenis al Ameriko. Ankoraŭ kelkfoje ŝi aperis en filmoj, inter alie He Diddle Diddle kaj The Moonspinners. Lastan fojon filme ŝi ludis en la jaro 1965.

En 1970 estis eldonita libro kun ŝiaj rememoroj - Taglibro de stelulino.