Pola Popola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The White Eagle, symbol of Polish statehood
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

Pola Popola Respubliko (pole: Polska Rzeczpospolita Ludowa, PRL) estis la oficiala nomo de la pola ŝtato en la jaroj 1952-1989. Antaŭe, en la jaroj 1945-1952 la sama ŝtato funkciis en la internacia medio sub la nomo Pola Respubliko (Rzeczpospolita Polska). La tiutempa propagando nomis la regadon de Pola Laborista Partio - kaj ekde 1948 de Pola Unuiĝinta Laborista Partio - Popola Pollando.

Dum la jaroj 1989-1991 pro diversaj politikaj agoj la ŝtato ŝanĝiĝis al demokratia Pola Respubliko, ankaŭ nomata kiel la Tria Respubliko.

Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando en 1945
la "translokiĝo" de Pollando
(komparo antaŭ kaj post la Dua Mondmilito)

Pollando, kiu post la Dua Mondmilito devis cedi preskaŭ la tutan teritorion oriente de la Curzon-linio de 1920 (inkluzive de la pseŭdoŝtata teritorio Centra Litovio ĉirkaŭ Vilno) al Sovetunio, laŭ premo de la registaro de Sovetunio sub gvido de Stalino ricevis preskaŭ la tutan teritorion de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo - ĉion krom la norda duono de la germana provinco Orienta Prusio, kiun prenis Sovetunio mem kaj kiu poste iĝis la Kaliningrada regiono. Praktike ĉiuj germanlingvanoj el la teritorio oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj ĝis la vintro 1946/1947, kaj granda plimulto de la pollingvanoj el la teritorio oriente de la Curzon-linio jam en 1945 estis translokigitaj en la "novan teritorion" de Pollando, kiel ke la pola ŝtato praktike estis ŝovita okcidenten je proksimume 250 kilometroj je la arbitra postulo de Sovetunio. Kvankam la "malnovaj orientaj teritorioj" de Pollando iĝis firma parto de Sovetunio, la "novaj okcidentaj teritorioj" estis nur "sub administrado de Pollando" kaj laŭ kulturo historie estis integraj partoj de Germanlingvio. Aldone multaj milionoj da orientaj germanoj forpelitaj al centra kaj okcidenta Germanio publike postulis la revenon al siaj hejmlokoj kaj instalon de germanlingva administrado tie, ideale la rekreon de unuigita Germanio kun tiuj regionoj. Tial multaj poloj en historiaj memoroj de la antaŭaj dispartigoj de Pollando timis ke estonta traktato povus decidi pri regermanigo de la "novaj okcidentaj teritorioj", sen ke Sovetunio pretus redoni la "malnovajn orientajn teritoriojn". Kompense al tiu timo la gvidantoj de Popola Pollando inventis kaj oficialigis pollingvajn nomojn por ĉiuj loĝlokoj kaj pliaj toponimoj de la "novaj okcidentaj teritorioj", malpermesis la antaŭajn germanlingvajn nomojn, provis forigi ĉiuj germanlingvajn skribaĵojn de fasadoj kaj reverkis la historiojn de la loĝlokoj, kvazaŭ ili estus de ĉiam loĝataj de poloj kaj la "ŝovo okcidenten je proksimume 250 kilometroj" de Pollando tute ne okazintus. Nur la traktatoj pri la reunuigo de Germanio en 1990 laŭ internacia juro garantiis ke la "novaj okcidentaj teritorioj" konsideriĝas integra parto de Pollando kaj tiel restos. Tiam la komunisma reĝimo de la Pola Popola Respubliko jam estis disfalinta: Dum ties tuta daŭro do la necerteco pri ebla perdo de triona parto de la ŝtata teritorio estis kontinua minaco, kiu kontribuis al sento de necerteco kaj de politika agitado kontraŭ la ne-komunisma Federacia Respubliko Germanio, la okcidenta parto de Germanio kie la propelitaj orientaj germanoj povis pli libere esprimiĝi ol en la komunisme kontrolita ŝtato GDR tuj okcidente de la Odro-Niso-limo.

Vidu ankaŭ