Pola Studenta Esperanto-Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marko de la Asocio de Polaj Studentoj

Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK) estis unu el malmultaj aparte studentaj Esperanto-organizaĵoj. La organizaĵo fondiĝis dum 1972 en Zakopane kaj iĝis Esperanto-sekcio de la oficiala Asocio de Polaj Studentoj (Zrzeszenie Studentów Polskich aŭ mallonge ZSP), kaj per tiu tegmenta asocio ankaŭ membris en la Internacia Unio de Studentoj. Tiu statuso ebligis fondi oficialajn grupojn de PSEK en ĉiu pola universitato, kie troveblis interesitoj, kaj tre faciligis la organizadon de renkontiĝoj, kaj la provizon de junaj esperantistoj aparte el la okcidenteŭropaj landoj, kiuj aliĝis al tiuj renkontiĝoj, per oficialaj invitiloj.

PSEK fariĝis dua landa sekcio de TEJO en Pollando, samranga al Pola Esperanto-Junularo, la junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio – kaj aparte dum la 1980-aj jaroj PSEK estis kompare multe pli aktiva, grava kaj movade influa ol PEJ. Tion ekzemple respegulas la fakto, ke preskaŭ dum la tutaj 1980-aj jaroj PSEK provizis du el la ĉiam malpli ol 10 TEJO-estraranoj. La Internacia Junulara Kongreso de TEJO dum la jaro de la centjariĝo de Esperanto, dum julio 1987 en Krakovo, organizita de PSEK, iĝis la plej multnombre vizitata IJK ĝis nun. Kerna motoro de PSEK dum tiu jardeko estis Jan Koszmaluk, kiu de 1987 ĝis 1991 ankaŭ estis prezidanto de TEJO.

Inter pluraj ĉiujaraj eventoj de PSEK elstaris la teatra, kaj ĝenerale arta, festivalo Arkones ("Artaj konfrontoj en Esperanto"), organizata ĉiuaŭtune en Poznano.

La asocio PSEK mem tamen - post la liberiĝo de la pola socio de la jaro 1990 kaj la ne-plu-neceso por TEJO-agado iel ĉirkaŭmanovri la antaŭe gravajn komunismajn ŝtatajn instancojn – dum la 1990-aj jaroj finis sian agadon; laŭ internaj informoj dum 1992, kvankam ĝi ankoraŭ fine de la 1990-aj jaroj estis listigita en la jarlibroj de UEA. La tegmenta asocio ZSP ankoraŭ ekzistas nuntempe kaj estas la plej granda studenta organizaĵo en Pollando.

Deklaro de PSEK post la Manifesto de Raŭmo

En novembro de 1980 PSEK en Lublino akceptis deklaron, en kiu ĝi esprimis interalie "sian varman apogon" al la Manifesto de Raŭmo.

Eksteraj ligiloj

greke deklaro de PSEK (de 1980) greke retpaĝo de la aranĝo Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones)

Vidu ankaŭ