Pola marko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola marko
valutomarko
Ŝtato: Regenta Reĝlando Pollando
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr

Pola marko (marka polska, mallongigo: mp.) estis landa monunuo en la t.n. Regenta Reĝlando Pollando inter 1916 kaj 1918 kaj en la Dua Pola Respubliko inter 1918 kaj 1924. Ĝi estis anstataŭigita en 1924 (post fondo de la nova centra banko Bank Polski) - okaze de hiperinflacio – per orbaza zloto, per ŝanĝa kurzo de 1 Złoty = 1.800.000 polaj markoj. 1 dolaro valoris 5,18 zlotoj (Złoty).

La emisio de moneroj estis planita, sed pro la inflacio ne okazis.