Pola mesianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mesianismo estas pola filozofa sistemo, tre kunigita kun pola sonĝo pri idealeco kaj libereco.

Mesianismo havas sian komencon en antikva Izraelo kie dum okupacioj Izraelidoj atendis al venado de Mesio, Savanto. Kiam li alvenos oni kredis ke komencis la fino de mondo. Simile al Izraelidoj kredas Muzulmanoj kiuj atendas al venado de Mahdi.

Pola mesianismo komencas de Wojciech Dębołęcki, la monaĥo kiu opiniis ke Pollando estas Mesio de nacioj. Laŭ li la pola nacio kiu devenas de malnova sarmata nacio estas inklinita por regado en la mondo. Poste en romantikismo pola mesianismo opiniis ke ekzistas Kristo de nacioj kiu estas sloviana nacio. La strukturoj de pola romantika mesianismo estis poste ankaŭ metafizika, kiun reprezentis Adam Mickiewicz ("Pollando, la Kristo de nacioj"), kaj historia kiun reprezentis Juliusz Słowacki ("Pollando, la Winkelriedem de nacioj").

Enfine pola sistemo filozofia mesianismo estis fondita per Józef Hoene-Wroński. Laŭ li homaro estas inklinita al memscia, ennaskigita en homa esto paco, religio, scienco, bono kaj vero. Tiu filozofio devenas de filozofio de Hegelo kies filozofio kreis fundamentojn de ideo de inklino en lia idea mondo. La formo de Hegela mondo, la etaĝoj, strukturoj de konscioj kaj animoj estis poste uzita per pola mesianisto Andrzej Towiański kiu prelegis pri ekzisto de kolumnoj de animoj bonaj kaj malbonaj. Laŭ Towiański homo estas inklininta al mizerikordio kaj paco. Pri Towiański oni opinis ke li estas unua el profetoj de Dio. La penso de mesianismo ekzistiĝis ankaŭ en filozofio de Karol Libelt, kiu propagis ideon de nacia filozofio. La mesianisma penso estas videbla eĉ en filozofio de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Mesianismo vivis kiel forto de sonĝo pri libera Pollando dum 19-a jarcento. Ĝi ekzistas en romantika kaj pozitivisma pola literaturo (ekz. Adam Mickiewicz, Juliusz Słowiacki, Seweryn Goszczyński, Cyprian Norwid), muziko (ekzemple en operoj de Stanisław Moniuszko) kaj en pola pentraĵo {Jan Matejko).

Plej gravaj mesianistoj[redakti | redakti fonton]