Pola notacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola skribmaniero, ankaŭ sciata kiel antaŭmeta operaciskribo, estas maniero de matematika esprimo. Ĝi estis kreita de Jan Łukasiewicz plejparte por plisimpligi certajn matematikajn pruvojn. Ĝia specialaĵo estas tio ke ĝi ĉiam lokigas operatorojn antaŭ argumentoj.

Ekzemple, anstataŭ ol "1+2" en la skribmaniero oni uzas ĉi tiun esprimon:

+ 1 2

kiu komputiĝas al 3.

Pola skribmaniero ne estas limigita nek al nur du valoroj nek al nur adicio. Ekzemple, ĉi tiu esprimo:

(× (+ 0 1) (+ 2 3))

komputiĝas al 5.

En la ekzemploj pli supre estas uzitaj parentezoj, tamen unu el avantaĝoj de pola skribmaniero estas tiu ke se loknombro de ĉiu operatoro estas sciata kaj parentezoj estas nebezonataj: la ordo de operacioj estas unika kaj facila por difini. Ekzemple, se operacioj "×" kaj "+" estas duargumentaj, tiam ĉi tiu esprimo:

× + 0 1 + 2 3

povas signifi nur ĉi tion:

(× (+ 0 1) (+ 2 3))

Pola skribmaniero ne havas larĝan aplikon, sed mala pola skribmaniero, aŭ postskriba skribmaniero, estas uzata en multaj stako-bazitaj programlingvoj, kaj estas la operacia principo de certaj kalkuliloj.