Polarkreis 18

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polarkreis 18 (germanlingve por: polusa cirklo 18) estas popmuzika grupo el Dresdeno, kiu faras muzikon miksante la stilojn popmuziko, sintezara popmuziko, postroko kaj indietroniko. La albumo Blur-a 13 inspiris ilin al forlasado de iliaj punkmuzikaj kaj metalmuzikaj radikoj kaj eksperimenti novajn sonojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua eldonaĵo de Polarkreis 18 estis elŝutalbumo kun kvin kantoj en 2004, kiu estis senpage akirebla sur la muzikgrupa retadresso. Menciinda estas la filmeto “Klangfilm” (sonafilmo), kiu estis prezentita la unuan fojon en Dresdeno la duan de oktobro 2005 por koncertilustrado. En 2006 la grupo partoprenis je du muzikakonduroj: en la f6 Music Award ili atingis la duan pozicion kaj en la PlugIn-festivalon ili venkis, kio rezultis en muzikeldoneja kontrakto ĉe Motor Music. La muzikeldonejo eldonis la unan memproduzitan diskon Polarkreis 18, kiu jam ricevis bonajn recensojn de Spex, IntroSpiegel Online.

En februaro 2008 ili ludis kiel apetitvekilo en la koncertoj de Smashing Pumpkins dum la germana turneo du tiu grupo.

Oktobron 2008 la plej sukcesa kanto aperis: Allein, Allein. Ĝi direkte eniris en la liston de la unuaj dek plej aĉetitaj muzikoj en Germanujo kaj post tri semajnoj ĝi atingis la unuan pozicion tie. La remikso german-angla-danalingva Allein, alene per rokmuzika grupo “Nephew” atingis la trian pozicion en la dana unupaĵa-plejaĉetita listo en Oktobro 2008. La dua albumo Colour of snow eldonita la 17-an oktobro 2008 sonas pli patosa, “granda”, kaj orkestra komparite al la antaŭa albumo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo baziĝas sur la germana artikolo.