Polenigisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mielabelo estas eble ĝenerala polenigisto entute.
Plua konata grupo de polenigistoj estas kolibroj.

Polenigisto estas animalo, kiu ebligas polenadon, t.e. ĝi transportas polenon el unu planto al la alia, respektive el stamenoj de unu kreskaĵo al stigmo de alia planto. La polenigistoj validiĝas precipe ĉe angiospermaj plantoj

El ekologia vidpunkto la rilato inter la polenigisto kaj planto montriĝas kiel mutualismo, do ambaŭflanke progresa simbioza rilato. La plantoj nome donos al la animaloj polenonnektaron kaj plenigistoj "por reciproki sin" disvastigas ilian polenon al aliaj plantaj unuopuloj de la sama specio, per kio ili ebligas fekundigon de kreskaĵoj.

El la vidpunkto de kreskaĵoj la maniero de disvastigado de poleno estas nomata zoogamio.

Kiuj animaloj polenigas[redakti | redakti fonton]

Tarsipes rostratus, unu el polenigistoj - marsupiuloj

Spektro de polenigistoj estas tre larĝa, sed fakte inter la plej signifajn polenigistojn aplartenas insekto (entomogamio). Sed ni konas ankaŭ pluajn grupojn, kiel estas birdoj (ornitogamio), kiropteroj (kiropterogamio), rare ankaŭ aliaj mamuloj aŭ eĉ moluskoj (malokoganio)

Insekto[redakti | redakti fonton]

La polenado fare de insekto nomiĝas entomogamio. Inter insektajn polenigistojn ni vicigas ĉefe ordon de himenopteroj, al kiu apartenas ekz. abelojburdoj. Pluaj signifaj insektaj polenigistoj estas papilioj, dipteroj kaj skaraboj. Ĝuste la skaraboj estas verŝajne la plej malnovaj polenigistoj. Lasta grupo de poleniganta insekto estas rare ankaŭ tripso el tizanopteroj.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Plua signifa grupo de polenistoj estas birdoj, polenigado fare de ilia klopodo nomiĝas ornitogamio. Ni konas proksimume 1500 speciojn de polenigantaj birdoj. Konata estas precipe grupo de kolibroj, sed plu polenigas ankaŭ aliaj specioj de birdoj. Kelkaj kolibroj venas ĝis Alasko.

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

El mamuloj plenigas precipe tridek genroj de vespertoj kaj kelke da specioj de pteropoj, kies mekanismo nomiĝas kiropterogamio. Ili polenigas precipe en tropikoj kaj ili estadas ekipita preskaŭ okcentimetra lango.

El ceteraj mamuloj polenigas kelkaj marsupiuloj. Ankaŭ kelkaj ronĝuloj povas polenigi. Sed entute la plej granda polenigisto estasmadagaskara nigreblanka lemuro, kiu mezuras en alton eĉ pli ol 1 metro. Sed iam artefarite polenigas plantojn ankaŭ homo.

Pluaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Iam polenigas eĉ reptilioj, precipe sur insuloj. Konata estas ekzemple hiplodaktilo (Hoplodactylus). Ili vizitas florojn pro poleno kaj nektaro. Tiuj ĉi lacertoj polenigas ekzemple kreskaĵon nomata metrosideros excelsa.

Rare polenigas ankaŭ moluskoj, kio nomiĝas malakogamio. El tiuj ni konas klke da specioj de limakoj, kiuj voras karnecan stigmon kaj la poleno kaptiĝas sur ilia korpo.

Allogaĵoj por polenigistoj[redakti | redakti fonton]

Dracunculus vulgaris, planto, kiu "varmigas" siajn polenigistojn

La animaloj memkompreneble ne polenigas propravole, el bona kaprico, sed tial, ke el tiu ĉi rilato fontas certaj avantaĝoj. Plej ofte tiu rekompenco estas la poleno aŭ la nektaro. La poleno estas energie riĉa, ĝi enhavas precipe lipidojn kaj sukerojn. La nektaro estas dolĉa suko kun alta enhavo de akvo kaj en ĝi solvitaj sukeroj. Ĝi kreiĝas en ovarioj, precipe interne de la floro.

La plantoj akomodiĝas al siaj polenigistoj, ili allogas ilin kaj per diversaj manieroj ili pialtigas efektivecon de la simbioza rilato. Sed por ĉiu grupo de polenistoj validas io alia.

Floroj polenigitaj de insekto[redakti | redakti fonton]

Ĉiu grupo de la pleniganta insekto koncentriĝas por certa tipo de floroj. La skaraboj taksas grandajn, egajn kaj malfermitajn florojn kun granda kvanto de poleno. Mielabeloj ŝatas florojn kun dolĉeca bonodoro kaj kun "alfloriĝa dromo", plej ofte de sonorilforma aŭ trumpetforma aspektoj. Noktaj papilioj koncentriĝas al kolore nesignifaj aŭ klare blankaj floroj, kiuj bonodoras kaj ofte ili kondukas en spuron. Muŝoj preferas malhele ruĝajn florojn kun fiodoro de putranta viando - sed ĉiokaze ne temas pri mutualismo, sed pri trompo por la muŝoj, kiuj volas meti siajn ovojn.

Floroj polenigitaj de vertebruloj[redakti | redakti fonton]

La floroj, kiuj plenigas birdoj, estas plimulte grandaj kun granda kvanto de nektaro, tre koloraj - plimulte ruĝaj ĝis oranĝoruĝaj. Vespertaj floroj ne estas okulfrape kolorigitaj, sed ofte ili bonodoras per maturiĝinta frukto. Iam la birdoj kaj vespertoj polenigas la t.n. kaŭlifloraj floroj, kiuj elkreskas rekte el trunko (ili do estas pli alireblaj por pli grandaj animaloj). La floroj polenigitaj de reptilioj havas ofte karakterizan bonodoron, ili estas egaj, sed ne tro koloraj.

Apartaj allogaĵoj[redakti | redakti fonton]

En malvarmaj regionoj la alogaĵo estas varme izolita medio interne de la floro. Konata per tio estas ekzemple floraro de planto Saussurea, krokuso, sed precipe arumaca kreskaĵo Dracunculus vulgaris. Tiu kapablos varmigi la internon de floro preskaŭ je 22 gradoj pli.

Iam la kreskaĵoj allogas ankaŭ per sono, kiel ekz. liano Mucuna holnotii. Fakte pavezo de tiu ĉi planto repuŝas eĥolokajn signalojn de vespertoj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]