Polesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polesio
Regiono
pejzaĝo [+]

LandoBelorusio, Ukrainio kaj Pollando
- koordinatoj52° 0′ 0″ N, 27° 0′ 0″ O (mapo)5227Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 27° 0′ 0″ O (mapo)


Polesio (Tero)
Polesio (Tero)

Polesio (Belorusio)
Polesio (Belorusio)
DEC
Polesio
Polesio

Map
Polesio
Vikimedia Komunejo:  Polesia [+]
vdr
Polesia pejzaĝo, pentraĵo de Ivan Ŝiŝkin (1884).

Polesio (beloruse Палессе, Palesse, ukraine Полісся, Polissja, ruse Полесье, Polessje, pole Polesie, litove Polesė, germane PolesienPodlesien) estas geografia kaj historia regiono kiu ampleksas parte teritoriojn de nuntempaj Belorusio, Ukrainio kaj Pollando. Ĝi estas sudokcidenta parto de la Orienteŭropa Malaltebenaĵo.

Polesion formas ebenaĵo kun de 100-metra ĝis 250-metra alteco (maksimume 316 metroj) en akvokolekta areo de Pripjato kaj Bug.

Grundakvoj formas tie malprofundajn lagojn kaj vastajn marĉojn. En Polesio troviĝas multaj riveroj kaj foje inter marĉoj estas iom pli altaj morenaj ebenaĵoj kaj dunoj. Sude funkcias ŝtonminoj kaj torfejoj. Tie oni fosas brunkarbon, nafton kaj torfon. Arbaroj kovras ĉirkaŭ 30% de la areo de Polesio.

Ĉefaj urboj de la regiono estas Bresto, Pinsk, Mazir kaj Homel.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

26.10.1943 Pola partizana taĉmento batalis kontraŭ germana kontraŭpartizana ekspedicio.