Polgár (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polgár
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4090
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 900  (2023) [+]
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 52′ N, 21° 7′ O (mapo)47.866321.1242Koordinatoj: 47° 52′ N, 21° 7′ O (mapo) [+]
Areo 97,46 km² (9 746 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Polgár (Hungario)
Polgár (Hungario)
DEC
Polgár
Polgár
Situo de Polgár

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polgár [+]
vdr

Polgár [polgAr] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúnánás. La loknomo signifas: burĝo.

Arkeologia parko ĉe Polgár

Geografio[redakti | redakti fonton]

Polgár situas sur ebenaĵo, Tiso preterfluas, (kontraŭe estas Tiszaújváros), laŭ la ĉefvojo Miskolc-Debrecen, aŭtoŝoseo M3 preteriras, laŭ la fervojo Tiszafüred-Tiszalök. Urboj Tiszaújváros, Tiszavasvári kaj Hajdúnánás estas proksime. Nyíregyháza troviĝas 51 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko. La unuaj mencio devenis el 1229. La tataroj en 1241, poste la turkoj faris senhoma la komunumon, kiu tamen inter la du senhomiĝo estis kampurbo. En 1614 ĝi iĝis hajduka urbo, en 1630 urbo kun pramorajto. En 1718 la urbeto rezignis pro titolo hajduka urbo pro la altaj impostoj, sekve ĝi forvelkis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1891. La rumanoj okupis la komunumon en 1919 kaj longe ili tenis la fronton laŭ Tiso. Polgár en 1970 iĝis grandvilaĝo kaj urbo en 1993.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo kuracbanejo funkcias. La unua romkatolika preĝejo estis konstruita en 1748, la nun videbla (Preĝejo Ĉieliro de Maria (Polgár)) en 1858, la turo estas 56 metrojn alta. Alia kirko estas Kalvinana preĝejo (Polgár). Apud la urbo arkeologia parko funkcias.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]