Polička

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Polička
germane: Politschka
urbo
Polička-hradby.jpg
Polička - urbaj remparoj kaj turo de preĝejo
Polička flag CZ.svg
Flago
Polička CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Polička
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Situo Polička
 - alteco 554 m s. m.
 - koordinatoj 49°42′54″N 16°16′03″E  /  49.715°N, 16.2675°O / 49.715; 16.2675 (Polička)
Areo 33,11 km² (3 311 ha)
Loĝantaro 8 971 (01.01.2012)
Denseco 270,95 loĝ./km²
Fondo 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578576
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 6
Bazaj sidejunuoj 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Polička
Retpaĝo: www.policka.org
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Polička estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Bohemio, regiono Pardubice, 15 km de la distrikta urbo Svitavy. Ĝi estas signifa historia urbo kun bone konservita historia kerno. Ĝi konatas ankaŭ kiel naskiĝloko de la komponisto Bohuslav Martinů.

Historio[redakti | redakti fonton]

Polička estis fondita en 1265 dum regado de reĝo Přemysl Otakar la 2-a kiel reĝa urbo en landa, la tn. Trstěnická-pado. La nomo devenas de loka nomo Na Poličkách, kiu estas historie dokumentita jam en la jaro 1167. En la jaro 1307 ĝi fariĝis doturbo de ĉeĥa reĝino Eliška Rejčka, vidvino post reĝo Venceslao la 2-a. Dum husanaj militoj ĝi estis kiel membro de husana urba asocio okupita en la jaro 1421 de husanoj, sed ankoraŭ dum la sama jaro konkeris ĝin hungara soldataro. Kiam la husanaj militoj finiĝis, ĝi ricevis privilegiojn de mejla, bierkuireja kaj gorĝa rajtoj. Pro rezistmovado kaj rifuzo de obeemo kaj al Ferdinando la 1-a en 1547 kaj al Ferdinando la 2-a en 1620 Polička estis sankciigita kaj ĝi estis senigita de la privilegioj. Vico da loĝantoj elmigris en tempo post batalo sur Blanka Monto. Tradician vivtenadon alportis al la urbo tolproduktado kaj komerco. En Polička estis du bierfarejoj. Nova tradicio fariĝis ŝuindustrio, maŝinindustrio kaj viandindustrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La historia kerno de la urbo havas regulan elipsan bazplanon kun proporcie regula reto de stratoj, konsistantaj el strato ronda, granda kvadrata placo kaj proksimume rektangule tranĉanta sin sistemo de stratoj. Jam en la 2-a duono de la 14-a jarcento Polička estis pavimita kaj en la placo konstruita urbodomo kun trietaĝa turo. Ĉirkaŭ la placo staris unue domoj lignaj, iom post iom anstataŭigataj per domoj renesancaj ŝtonaj. Samtempe komenciĝis konstruado de remparoj. Kvar urbaj pordegoj kun turoj estis ŝirmataj per fortikigita antaŭpordegejo – barbakano, al kiu ligis falponto. Koneksa remparzono, ĉirkaŭbaranta kun 19 bastionoj la historian kernon de la urbo, apartenas kun sia longeco 1 220 m inter plej konservintajn en Eŭropo, la pordegoj estis en la 19-a jarcento detruitaj.

La ĉefa urba preĝejo - preĝejo de Sankta Jakobo, konstruita en 1265 kaj plurfoje rekonstruita ĝis nuna novgotika aspekto, havas 63 metrojn altan turon, el kiu proponiĝas bela panoramo de la tuta urbo kaj ĉirkauaĵo. En ĝi en 1890 naskiĝis kaj sian infanaĝon travivis muzikkomponisto Bohuslav Martinů.

Origina gotika aspekto konserviĝis ĉe preĝejo de sankta Mikaelo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1580, konstruita kiel tombeja, kun krutaj frontonoj kaj ogivaj fenestroj. Samtempe kun la preĝejo estis konstruita ankaŭ prisma sonorilejo en orienta parto de tombejo. En tiu ĉi malnova tombejo estas familia kripto, en kiun estis post transporto el Svislando enkriptigita komponisto Bohuslav Martinů.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Polička okazos je la 9-a de novembro 2013 regiona renkontiĝo, detaloj ĉi tie.