Polibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Polibio (greke Πολύβιος /pobios/; naskiĝis ĉirkaŭ 210 a.K. en Megalopolis, Arkadio kaj mortis ĉirkaŭ 128 a.K.) estis elstara helena historiisto de la 2-a jarcento a.K.

Lia patro, Lykortas, estis gvidanto de la alianco de Akaio, kiu batalis per lastaj fortoj defendi sian liberecon kontraŭ Romio. Ankaŭ Polibio agadis kiel ŝtatano kaj armeestro en tiu alianca kadro. Li estis inter la 1000 nobeloj postulita de Romio, post venko super Perseo en 166. Tiel li venis en Romon, en domon de Lucius Aemilius Paulus. Li amikiĝis kun Scipiono la plej juna kaj ili kune plektas planojn pri grandeco de Romio. Post tio – kiel sincera adoranto de la romia grandeco, li agadis kiel pacigulo inter Romio kaj sia patrujo. Li tiel eluzis sian influon, ke oni straigis skulptojn por li en lia patrujo.

Li komencis sian grandan 40-voluman verkaron, en kiu li volis prezenti la kaŭzojn de la mondpotenciĝo de la roma imperio. Li verkis la historion ekde la 1-a Punika milito ĝis detruo de Kartago kaj Korinto (-264 al -146). El la granda verkaro restis nur la unuaj 5 volumoj.

Tito Livio sekvis lin per verkado pri la 2-a Punika milito, sed ne povas atingi tiun nivelon.

Polibio estis preciza fontokolektanto, kaj akraokula objektiva historiisto. Li prezentis la rekonitan veron simple per retorikaj superfluaĵoj, montrante la etikan necesecon kaj devon de la eventoj. Lia milita kaj ŝtatvira faksperto estas impona.