Policisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Policano)
Germana policisto en Hamburgo
Membro de la Reĝa Kanada Rajda Polico en unu el la plej distingaj uniformoj tutmonde.

Policistopolicano estas la homoj (ĉu viroj ĉu virinoj) kiuj laboras en la diversaj organizoj de polico. Ili povas dependi de la diversaj tavoloj de la publika administrado, nome lando, ŝtato, regiono, distrikto, municipo ktp. Kelkaj rotoj povas dediĉi al specifaj taskoj, ekzemple kontrolado de landlimoj, trafiko, inspektado de publikaj servoj, kontraŭterorismo ktp. Laŭ la diversaj devenoj kaj taskoj policistoj povas ricevi diversajn nomojn kiel ĝendarmoj, ŝerifoj ktp. Krome se temas pri landoj kie la policistoj servas pli al reĝimo ĉu nedemokrata ĉu je la interesoj de riĉuloj, popolanoj nomigas ilin per pli malpli nedecaj vortoj kiel cop en la angla, flic en la franca, grises en Hispanio dum la reĝimo de Francisco Franco ktp.

Policejo estas loko, plej ofte oficejo kun karcerĉelo aŭ arestejo kie deĵoras policanoj, sub la komando de ĉefo aŭ komisaro.[1] Tiel la laboro de policanoj disvolviĝas kaj en la policejo kaj ekstere. Policejo estas la sidejo de polico.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 18an de majo 2020.