Policikla aromata hidrokarbono
El Vikipedio
Ilustraĵo de tipa policikla aromata hidrokarbono. De maldekstre supre: benz[e]acefenantrileno, pireno kaj dibenz[a,h]antraceno
La policiklaj aromataj hidrokarbonoj (PAH) estas kemiaj kombinaĵoj, kiuj konsistas el kunplektiĝantaj (kondensitaj) aromataj ringoj (pli ol 2 tiel ekz. benzeno ne apartenas al PAH-oj) kaj ne entenas heteroatomojn aŭ substituentojn. PAH-oj aperas en sedimantaĵoj de nafto, karboŝtono kaj gudro, sed ili estiĝas ankaŭ kiel apudproduktoj dum forbrulado de fueloj (fosiliaj aŭ biomasaj). Ili damaĝas la medion, sanon, ili havas karcinogenan, mutagenan kaj teratogenan efikon.
Ili estas troveblaj en la interstela spaco, en kometoj kaj meteoritoj. La PAH-oj estas kandidatoj kiel bazmolekuloj de la plej simplaj, praaj vivformoj.
La PAH-kombinaĵoj [redakti]
| Nomo | Nomo | ||
|---|---|---|---|
| Antraceno | Benzopireno | ||
| Krizeno | Koroneno | ||
| Koranuleno | Naftaceno | ||
| Naftalino | Pentaceno | ||
| Fenantreno | Pireno | ||
| Trifenileno | Ovaleno |