Poliginio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  •  Polygamio estas nur laŭleĝa por Islamanoj
  •  Polygamio estas laŭleĝa
  •  Polygamio estas laŭleĝa en iuj regionoj (Indonezio)
  •  Polygamio estas kontraŭleĝa, sed ne kriminaligata praktikado
  •  Polygamio estas kontraŭleĝa kaj kriminaligata praktikado
  •  Nekonata laŭleĝa statuso
  • * En Eritreo, Hindio, Filipinoj, Singapuro, kaj Srilanko, poligamio estas nur laŭleĝa por Islamanoj.
    * En Niĝerio kaj Sud-Afriko, poligamiaj geedziĝoj sub kustima leĝo kaj por Islamanoj estas leĝe agnoskataj.
    * En Maŭricio, poligamiaj geedziĝoj havas neniun leĝan agnoskon. Islamanaj viroj povas "pluredziĝi" ĝis kvar virinojn, sed ili ne havas la leĝan edzinan statuson.

    Poliginiopluredzineco estas la stato de viro, kiu samtempe havas plurajn edzinojn. Ĝi do estas specifa formo de poligamio en kiu ambaŭ viro aŭ unu virino povas geedziĝi kun pluraj partneroj.

    Samkiel poligamio, ankaŭ poliginio estas malpermesata en granda parto de la mondo. En pluraj socioj kie poliginio estas permesita, ĝi estas plejparte karakteriza por la supera klaso. Ordinaraj homoj vivas plejparte en monogamio.

    Islamo[redakti | redakti fonton]

    En multegaj islamaj landoj poliginio estas permesata ĝis maksimume de kvar virinoj[1], sed poliandrio (antonimo de poliginio) estas malpermesata. Tamen la normo en Islamo estas monogamio. Laŭ la rito hanbalisma, oni rekomendas (mandub) edziniĝi nur unu virinon, ĉar en poligamio ekzistas risko de maljusteco inter edzinoj[2].

    Animala poliginio[redakti | redakti fonton]

    La esprimo estas analoge uzata pri la seksa kunvivado de bestoj, ekzemple la montaj goriloj.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Poliandrio

    Poligamio

    Pluramemo

    Notoj kaj referenccoj[redakti | redakti fonton]

    1. Tamen ili ne havas la leĝan edzinan statuson.
    2. (arabe, turke) Şeyh Abdurrahmân El-Cezîrî, Dört Mezhebin Fıkıh Kitabı (Kitâb'ul Fiqh alâ al Mazhâhib'ul arba'a), Traduko : Hasan Ege, Bahar yayınları. Cilt : V, Sh : 24