Polipropileno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polipropileno (mallongigo PP, ankaŭ nomata Polipropeno) estas termoplasto kaj apartenas al grupo de poliolefinoj. Polipropilenoj estas produktitaj per polimerizado de monomeraj propenoj kun helpo de katalizilo. Oni produktis en 2001 ĉ. 30 milionojn da tunoj el polipropileno.

Historiaj informoj

Polipropileno estis unuafoje sintezita en 1951 fare de John Paul Hogan kaj Robert Banks. La industria sintezo komenciĝis en 1957 baze de laboro de Giulio Natta.

Proprecoj

La denso de PP varias inter 0,895 g/cm³ kaj 0,92 g/cm³, tiel la polipropileno estas unu el la plej malpezaj plastoj.

La elastecmodulo de PP estas 1450 N/mm².

PP havas pli grandajn rigidecon, durecon kaj firmecon ol polietileno, sed tiuj estas pli malgrandaj ol ĉe aliaj plastoj, ekz. poliamido.

PP havas la vitrotransiran temperaturon de 0°C ĝis -10°C kaj tiel ĝi iĝas ĉe malvarmo rompiĝema. La maksimuma uztemperaturo estas inter 100 kaj 110 °C. La kristalit-fandareo troviĝas de 160 ĝis 165°C.

Polipropileno povas esti plenigita per mineralaj plenigaĵoj, kiuj modifas ĝiajn ecojn. Ĝi rezistas al alkoholo, organikaj solvaĵoj, grasoj; ŝanĝiĝas je benzino, benzolo kaj hidrokarbonoj. Ĝi bone solviĝas je alta temperaturo en ksilolo, tetralino kaj dekalino kaj aliaj solvaĵoj.

PP estas senodora, uzebla en nutraĵa industrio kaj farmacio.

Produktado

PP estas sintezata per polimerado de propenoj.

Struktura formulo de PP: