Poliso (urboŝtato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Poliso

Poliso (greke πόλιςpolis, plurale πόλειςpolejs) estis politike sendependa urboŝtato en la antikva Grekio. Al la poliso apartenis ne nur la akropolis, ĉirkaŭita per muro, sed ankaŭ la ĉirkaŭa kampara areo.

La polisoj estiĝis pro la natura dividiteco de Grekio pro montoj kaj golfoj kaj etna, kultura dividiteco. La polisoj estis inter si samrangaj, el ili (plurcento) estas la plej konataj la polisoj de Ateno kaj Sparto.

Interne de la poliso ne ĉiu burĝo estis samranga, kaj la plimulto ne estis eĉ burĝoj (virinoj, junuloj, fremduloj, sklavoj). La polison gvidis, direktis iu asembleo, konsilio kaj elektitaj gvidantoj.

La grekaj polisoj transformiĝis en frua mezepoko (4-a jarcento ... 7-a jarcento) en simplajn urbojn.