Politeismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dioj

Politeismo estas multdiismo, do kredo je pli ol unu dio, grupigitaj en panteono kaj envolvitaj en siaj propraj religioj kaj ritaroj, male al monoteismo aŭ unudiismo. La ĉefaj politeismaj religioj nuntempaj estas la ŝintoismo kaj granda parto de la hinduismo (en kiu tamen kelkaj skoloj estas monoteismaj, ateismajpanteismaj). Multaj mortintaj religioj estis politeismaj, ekzemple la greka (paganismo) kaj la nordia. La kontraŭuloj de politeismo, nomas ĝin idolanismon.

En plej religioj kiuj akceptas politeismon, la diferencaj dioj estas reprezentoj de fortoj de la naturo aŭ adorado al prauloj, kaj povas esti rigardataj ĉu kiel aŭtonomaj aŭ kiel aspektoj aŭ emanacioj de kreinta Dio aŭ transcenda absoluta principo (monismaj teologioj), kiu montriĝas imanente en naturo (panenteismaj kaj panteismaj teologioj).[1]

Terminologio

Adorado de la orbovido, ekzemplo de idolkulto (plej ofte en politeismo) en la tradicio jud-kristana.

La termino devenas el la greka πολύ poly ("multaj") kaj θεός theos ("dio") kaj estis unuafoje inventita de la juda verkisto Filo de Aleksandrio por polemiki kun grekoj. Kiam Kristanismo disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj la Mediteraneo, ne-kristanoj estis nomitaj gentiles (termino origine uzataj de judoj por aludi al nejudoj) aŭ paganoj (lokanoj) aŭ, en klare pejorativaj idolanoj (adorantoj de "falsaj" dioj). La moderna uzado de la termino estis unuafoje revivigita en franca pere de Jean Bodin en 1580, sekve de la uzado de Samuel Purchas en angla en 1614.[2]

Koncepto

Ĝi estas tipo de diismo. Ene de diismo, ĝi kontrastas kun monoteismo, nome la kredo en singulara dio, en plej kazoj transcenda. Politeistoj ne ĉiam adoras ĉiujn diojn egale, sed ili povas esti henoteismaj, specializante en la adorado de unu partikulara diaĵo. Aliaj politeistoj povas esti katenoteistoj, kiuj adoras diversajn diaĵojn je diversaj momentoj.

Politeismo estis la tipa formo de religio dum la Bronzepoko kaj la Ferepoko, ĝis la Aksa Epoko kaj la disvolviĝo de Abrahamaj religioj kiuj trudis striktan monoteismon. Ĝi estas bone dokumentita en historiaj religioj de la klasika antikveco, speciale ĉe la antikvaj greka kaj romia religioj, kaj post la falo de la grej-romia politeismo en tribaj religioj kiaj la Ĝermana aŭ la Slava paganismoj.

Gravaj politeismaj religioj praktikataj nuntempe estas Hinduismo, la ĉina tradicia religio, la japana Ŝintoismo, kaj la etoso de la moderna paganismo.

Priskribo

Mormonoj kredas ke Joseph Smith estis vokata de Dio kiel nuntempa profeto, inter aliaj okazintaĵoj, per la Unua vizio de Dio Patro kaj Jesuo Kristo kiel du apartaj estaĵoj.

Laŭ kelkaj vidpunktoj, kredo en Sankta Triunuo de niceaj kristanoj estus formo de politeismo se ne estus samtempe dogme konfesata la unueco kaj unikeco de la unika Dio. Islamanoj ekzemple kaj ikonoklastoj kritikas al monoteismaj religioj kiaj kristanismo la uzadon de bildoj por religiaj konceptoj, ĉu Dio, sanktuloj, Virgulino ktp., kion ili konsideras montron de idolanismo kaj sekve de politeismo, kaj pro tio islamanoj ekzemple plej insistas en monoteismo de sia kredo: Allaho estas la ununura dio. Por eviti iun miskomprenon eĉ kristanoj mem evitas en religia arto montri samtempe la triunuon, kio estus evidenta montro de almenaŭ tri bildoj de dioj, tio estas, de tri dioj. Kvankam reprezentoj de Triunuo ekzistas en kristanaj landoj, tiuj estas malabundaj kompare kun unuopaj bildoj de Jesuo, sanktuloj, dipatrino ktp.

La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homoj aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en iliaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, ili faris dion. Ĉio, kion ili ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo aperis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj.

Laŭ iuj studuloj, kiel verkisto Robero Calasso, antropologo Marc Augé, egiptologo Jan Assmann, filozofo Alain de Benoist, hodiaŭ politeismo estas avancanta kaj trafanta la flankojn de kristana monoteismo, kaj mem por tio engaĝiĝas. Laŭ ili, la plureco de "dia" estus plej bona "fundamento" de liberala demokratio en globaliziĝinta mondo. Sed aliaj esplorantoj de tiu socia kaj kultura fenomeno observas, ke por kredantoj je unusola Dio pli facile komprenigas la unuecon de la homaro, kaj ke finfine demokratio kaj ekunueciĝo de la homaro naskiĝis ĝuste el monoteismaj medioj (Lorenzo Fazzini, Massimo Introvigne).

Milda politeismo kaj malmilda politeismo

Oziriso, Anubiso, Horuso, egiptaj dioj

Central, ĉefa divido en politeismo estas inter milda politeismo kaj malmilda politeismo. "Malmilda" politeismo estas la kredo ke dioj estas distingaj, separataj, realaj diaj estaĵoj ne psikologiaj arketipoj aŭ personigaĵoj de naturaj fortoj. Malmildaj politeistoj malakceptas la ideon ke "ĉiuj dioj estas unu dio." "Malmildaj" politeistoj ne necese konsideras la diojn de ĉiuj kulturoj kiel estaĵoj egale realaj, teologia pozicio formale konata kiel integra politeismo aŭ tutdiismo.

Tio kontrastas kun "Milda" politeismo, kiu eltenas, ke la diversaj dioj povas esti fakte diversaj aspektoj de ununura dio, ke panteonoj de aliaj kulturoj estas reprezentaĵoj de ununura panteono, psikologiaj arketipoj aŭ personigaĵoj de naturaj fortoj.

Dioj kaj diaĵoj

La diaĵoj de politeismo estas ofte portretitaj kiel kompleksaj roluloj de pli granda aŭ malgranda statusoj, kun individuaj kapabloj, necesoj, deziroj kaj historioj; laŭ multaj vojoj similaj al homoj (antropomorfismo) en siaj personecaj trajtoj, sed kun aldonaj individuaj povoj, kapabloj, konoj aŭ rimarkoj. Politeismo ne povas esti klare separata el la animismaj kredoj hegemoniaj en plej popolaj religioj. La dioj de politeismo estas en multaj kazoj la plej alta rango de kontinueco de supernaturaj estaĵoj aŭ spiritoj, kiuj povas esti prauloj, demonoj, vaganimoj kaj aliaj. En kelkaj kazoj tiuj spiritoj estas dividataj en ĉielajktonaj klasoj, kaj kredoj en la ekzisto de ĉiuj tiuj estaĵoj ne implicas, ke ili ĉiuj estas adorataj.

Mitologio kaj religio

En la klasika epoko, Salustio (4a jarcento a.K.) kategoriis mitologion en kvin tipoj:

  1. Teologia
  2. Fizika
  3. Psikologia
  4. Materia
  5. Miksa

Teologiaj estas tiuj mitoj kiuj uzas nekorpajn formojn sed konsideras la esencon de dioj: ekz., Krono englutante siajn filojn. Ĉar dieco estas intelekta, kaj ĉiuj intelekto revenas al si mem, tia mito esprimas en alegorio la esenco de dieco.

Myths may be regarded physically when they express the activities of gods in the world.

The psychological way is to regard (myths as allegories of) the activities of the soul itself and or the soul's acts of thought.

The material is to regard material objects to actually be gods, for example: to call the earth Gaia, ocean Okeanos, or heat Typhon.

The mixed kind of myth may be seen in many instances: for example they say that in a banquet of the gods, Eris threw down a golden apple; the goddesses contended for it, and were sent by Zeus to Paris to be judged. Paris saw Aphrodite to be beautiful and gave her the apple. Here the banquet signifies the hypercosmic powers of the gods; that is why they are all together. The golden apple is the world, which being formed out of opposites, is naturally said to be "thrown by Eris" (or Discord). The different gods bestow different gifts upon the world, and are thus said to 'contend for the apple'. And the soul which lives according to sense – for that is what Paris is – not seeing the other powers in the world but only beauty, declares that the apple belongs to Aphrodite.

Historical polytheism

Vidu ankaŭ

Oziriso, unu el la egiptaj dioj

Notoj

  1. Libbrecht, 2007. p. 42
  2. Schmidt, Francis. (1987) The Inconceivable Polytheism: Studies in Religious Historiography. New York: Gordon & Breach Science Publishers. ISBN 978-3718603671.

Bibliografio

En angla

  • Assmann, Jan, 'Monotheism and Polytheism' in: Sarah Iles Johnston (ed.), Religions of the Ancient World: A Guide, Harvard University Press (2004), ISBN 0-674-01517-7, pp. 17–31.
  • Burkert, Walter, Greek Religion: Archaic and Classical, Blackwell (1985), ISBN 0-631-15624-0.
  • Greer, John Michael; A World Full of Gods: An Inquiry Into Polytheism, ADF Publishing (2005), ISBN 0-9765681-0-1
  • Iles Johnston, Sarah; Ancient Religions, Belknap Press (September 15, 2007), ISBN 0-674-02548-2
  • Paper, Jordan; The Deities are Many: A Polytheistic Theology, State University of New York Press (March 3, 2005), ISBN 978-0-7914-6387-1
  • Penchansky, David, Twilight of the Gods: Polytheism in the Hebrew Bible (2005), ISBN 0-664-22885-2.

En germana

  • Gerhard J. Bellinger, Lexikon der Mythologie, Knaur Verlag, ISBN 978-3-89996-270-3
  • Arthur Cotterell, Die Enzyklopädie der Mythologie: Klassisch, keltisch, nordisch., Edition XXL, ISBN 978-3-89736-300-7
  • Gerhard Fink, Who’s who in der antiken Mythologie, Dtv Verlag, ISBN 978-3-423-32534-9
  • Hans Wolfgang Schumann, Die grossen Götter Indiens: Grundzüge von Hinduismus und Buddhismus, Ariston Verlag, ISBN 978-3-7205-2854-2
  • Vanamali Gunturu, Hinduismus - Die grosse Religion Indiens, Diederichs, ISBN N 3-7205-3155-9

En rusa

  • И. Мананников «Политеизм», Католическая энциклопедия. Том 3, Издательство Францисканцев, 2007 г.
  • Юм Д., Малые произведения: Эссе; Естественная история религии; Диалоги о естественной религии, М., 1996;
  • Лосев А. Ф., Диалектика мифа, М., 1930;
  • Лосев А. Ф., Античная мифология в её историческом развитии, М., 1957;
  • Элиаде М., История веры и религиозных идей, т.1.От каменного века до элевсинских мистерий, М.,2002;
  • Элиаде М. Космос и история. М., 1987;
  • Элиаде М. Очерки сравнительного религиоведения. М., 1999.
  • Мень А. В. Том 1. Истоки религии // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Мень А. В. Том 2. Магизм и Единобожие // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Мень А. В. Том 3. У врат Молчания. Духовная жизнь Китая и Индии в середине первого тысячелетия до нашей эры // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Мень А. В. Том 4. Дионис, Логос, Судьба. Греческая религия и философия от эпохи колонизации до Александра // История религии. В поисках Пути, Истины и Жизни (в 7 томах) (Москва, 1991-92)
  • Толстой Н. И. (Tolstoi) Боги в славянской мифологии // Славянские древности. Т.1. М., 1995, с.202-204