Centrismo (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Politika centro)

Centrismo estas politika tendenco, kiu strebas troviĝi inter maldekstra kaj dekstra politiko, elektante elementojn de ambaŭ tendencoj por prezenti la sian.

Ofte centrismo estas komparata kontraŭe al ekstremismo, ĉu dekstramaldekstra. Sed eseisto por la Eŭropa maldekstra blogo Spirit of Contradiction defiis tion, dirante, ke centrismaj reĝimoj faris diversajn tre ekstremismajn agojn, de sklaveco en liberalaj socioj, kia ekzistis en Usono ĝis la 19-a jarcento, ĝis koloniismo fare de Eŭropaj liberalaj registaroj. La aŭtoro plu argumentas, ke kvankam ekstremismo estas nemalhavebla parto de la reakcia dekstro, ĝi estas tamen tute malhavebla en la radikala maldekstro, kvankam same ebla kiom en centrismo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]