Politika filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Politika teorio)
En la libro La urbo de Dio de la teologo Aŭgusteno, opozicio estis esprimita al la pastraro pri la surteraj aferoj. Ĉi tiu vidpunkto estas iusence la bazo por la ideo apartigi religion de la ŝtato

Politika filozofio estas la studo fundamentajn demandojn pri ŝtato, registaro, politiko, libero, justeco, proprieto, rajtoj, juro kaj validigo juran kodekson per aŭtoritato: kio ili estas? kial/ĉu ili estas necesaj? kio pravigas registaron? kiujn rajtojn kaj liberojn ĝi devus protekti kaj kial? kiuforma ĝi estu kaj kial? kio estas juro? kiel civitanoj kondutu al pravigata registaro? kaj je kiuj cirkonstancoj ĝi estu prave finita?

La filozofia okupiteco pri ŝtataj aferoj, politiko kaj socio, kaj la interrilatoj inter ĉi tiuj sistemoj jam okazas ekde la komenco de la homa historio. Politika penso estas unu el la plej fruaj kaj plej ĝeneralaj filozofiaj kampoj en la mondo. Filozofoj en ĉiuj epokoj, kaj el la tuta mondo, elpensis teoriojn kaj ideojn rilate al politika penso.Pensuloj en ĉi tiu kampo starigas valor-bazitajn demandojn, kiuj traktas la naturon de la dezirata ŝtato, kaj ekzamenas, kiel la ekzistanta politika realaĵo interkovras kun ilia difino. La demandoj kaj diskutaj areoj, kiujn prezentas pensuloj, devenas de deziro kompreni la tre oftan vivon de homoj en unu medio. Iuj el la aferoj temas pri ĉiutaga vivo, kaj de ili ekestas aldonaj kaj pezaj demandoj, kiuj traktas principajn aferojn, kiel ekzemple: Kial la homo kreis la ŝtaton?

Politika penso traktas tri ĉefajn temojn:

  • Ekzamenante la ordon en la lando provante klarigi la sociajn kaj politikajn procezojn okazantajn regule (empiria kampo);
  • Ekzamenante la deziratan ordon en la lando kaj difini principojn de socia bono kaj justeco (normiga kampo);
  • Trovi kiel la ŝtato devas moviĝi de la ekzistanta kampo al la dezirata prezentante ideojn por nova socia ordo aŭ manierojn plibonigi la ekzistantan socian ordon (praktika kampo).

Politika teologio estas parto kaj de politika filozofio kaj de teologio kiu priserĉas la vojojn laŭ kiuj teologiaj konceptoj aŭ pensomanieroj rilatas al politiko, socio, kaj ekonomiko. Kvankam la rilato inter kristanismo kaj politiko estis pristudita ekde jam la epoko de Jesuo mem, politika teologio kiel akademia fako komencis dum la lasta parto de la 20a jarcento, parte kiel reago al la verkaro kaj de Carl Schmitt kaj de la Frankfurta Skolo.

Niccolò Machiavelli kaj Thomas Hobbes estis revoluciuloj en sia sekulara pensado kaj en laika pravigo al la registaro. Tamen ilia pensado ankaŭ estis tre konservativaj, ĉar ili subtenis centran registaron kaj kontraŭis (praktike, kvankam ne principe) liberalismon kaj individuajn rajtojn.

La penso de la filozofo Konfuceo estis la "ĉefa fluo" en la antikva ĉina filozofio. Konfuceismo estis la "ŝtata religio" en Ĉinio ĝis la dudeka jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La filozofo Karl Marx estas unu el la plej influaj homoj en politika penso iam ajn

En la pratempo[redakti | redakti fonton]

Greka filozofio[redakti | redakti fonton]

Roma Filozofio[redakti | redakti fonton]

Ĉina Filozofio[redakti | redakti fonton]

Barata Filozofio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Islamo[redakti | redakti fonton]

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Klerisma Epoko[redakti | redakti fonton]

La 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]