Politikaj partioj de Japanio
Japanio posedas de post la dua mondmilito pluralisman multpartian sistemon.
Japanaj leĝoj montras iom malsamajn difinojn de politikaj partioj. Ili difinas ke politika partio estas: "politika organizaĵo kiu havas pli ol 5 parlamentanojn (deputitoj aŭ konsilistoj)" aŭ "politika organizaĵo kiu akiris pli ol 2 procentojn de voĉdonoj tra tutlando en la lasta elekto por parlamentanoj".
Ĝeneralaj trajtoj
En Japanio ekzistis ĝis 2009 la specifa cirkonstanco ke ekzistis partio, kiu ekde sia fondiĝo en 1955 kvazaŭ seninterrompe regis la landon: la Liberala Demokrata Partio (LDP).
La plej granda opozicia partio de post la fino de la 1990-aj jaroj estis la Demokrata Partio de Japanio (DPJ), kiu unuan fojon ricevis la plimulton en la malalta ĉambro dum la deputito-baloto en 2009 kaj tiam starigis la registaron. Ĝi devenis de multaj partiaj novfondaĵoj, refondaĵoj kaj malfondaĵoj, post kiam la potencmonopolo de la LDP pro la krizo de la 1990-aj jaroj endanĝeriĝis.
Apude ekzistas tri pli-malpli daŭraj partioj, t.e. la Socialdemokrata Partio de Japanio (SDP), posteulo de la Socialista Partio de Japanio (SPJ), la Japana Komunista Partio (JKP) kaj la Nova Komeito, la politika branĉo de la budhisma organizaĵo Soka Gakkai. Tiu lasta partoprenis ekde 1999 al la registara koalicio de la LDP. La SDP koalicias ekde 2009 kun la Demokrata Partio.
Listo de politikaj partioj de Japanio
Grandaj partioj
partio | parlamentanoj | Komentoj | |
---|---|---|---|
Deputitoj | Konsilistoj | ||
Demokrata Partio de Japanio (DPJ) Minshutō 民主党 [minŝutō] |
308 |
109 |
La DPJ estas la plej granda politika partio de Japanio. Ĝi fondiĝis pro unuiĝo de 4 kontraŭ-LDP-aj partioj en 1998. |
Liberala Demokrata Partio (LDP) Jiyū Minshu-tō [ĵijū-minŝu-tō] 自由民主党, mallongige: Jimin-tō 自民党 [ĵimintō] |
119 |
82 |
La LDP estas la dua plejgranda politika partio de Japanio. Ĝi estas konservativisma partio kaj konsistas el diversaj konservativismaj kaj centristaj frakcioj. Ĝi fondiĝis en 1955. |
Nova Komeito (NKP) Komeitō 公明党 |
21 |
21 |
La Partio Shin Komeito (Nova Komeito) estas la tria plej granda partio de Japanio. Ĝi estas apogita de la budhisma sekto Sōka Gakkai. |
Japana Komunista Partio (JKP) Nihon Kyōsan-tō 日本共産党, aŭ Kyōsan-tō 共産党 |
9 |
7 |
La kvara partio de la lando, kun komunista ideologio. |
Socialdemokrata Partio (SDP) Shakai Minshutō 社会民主党, aŭ Shamin-tō 社民党 |
7 |
5 |
SDP estas maldekstrema partio, heredanto de la Japana Socialista Partio, kiu dum multaj jaroj estis la ĉefa opozicia partio. |
Nova Popola Partio Kokumin Shintō 国民新党, aŭ Kokumin-Shin 国民新 |
3 |
4 |
Konservativa |
Via Partio Minna no Tō みんなの党 |
5 |
1 |
konservative liberala |