Politikaj partioj en Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Listo de politikaj partioj en Finnlando.

Finnlando estas ŝtato kun parlamenta demokratio. Plej altan povon havas la Finnlanda parlamento, Eduskunta (svede Riksdagen).

Laŭ leĝo pri partioj ajna societo povas registriĝi kiel politika partio se ĝi kolektis dum unu jaro minimume 5.000 nomojn de subtenantoj. La registriĝo estas nuligita, se partio ne sukcesas gajni minimume unu parlamentanon en du sinsekvaj parlamentaj elektoj. Partioj estas privilegiataj en prezento de kandidatoj en elektoj ĉar ili ne devas kolekti aparte 100 subtenantoj por ĉiu kandidato. Alando havas sian propran partian sistemon.

Partioj en Finnlanda parlamento[redakti | redakti fonton]

En la finnlanda parlamento elektita en 2003 estas reprezentataj sekvaj partioj:

Partioj en Finnlanda parlamento
Nomo Fondita Ideologio
Nacia koalicio 1918 konservatismo, liberalismo, naciismo
Kristandemokratoj 1958 kristanismo, konservatismo
Bazfinnoj 1995 Naciismo, reformismo, populismo
Sveda popola partio 1906 sveda lingvo, liberalismo
Finnlanda Centro 1906 Kamparo kaj regionoj, (dekstrema) centrismo
Verda ligo 1988 Ekologiismo, sociala liberalismo
Finnlanda socialdemokratia partio 1899 Socialdemokratio
Maldekstra Ligo 1990 Socialismo, Ruĝverdismo, humanismo

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj partioj en Finnlando formiĝis laŭ lingvo. La finna partio kaj la sveda partio reprezentis du diversajn lingvogrupojn. La finna partio splitiĝis al konservema Malnova finna partio kaj al konstitucia, liberala Jun-finna partio. En 1899 al partioj aldoniĝis Laborista partio, la antaŭulo de nuna Social-demokrata partio kaj en 1906 la Agrara ligo, la antaŭulo de nuna Finnlanda Centro.

Post sendependiĝo la partioj grupiĝis denove: la finnlingvaj subtenantoj de la reĝa povo formis Nacian koalicion, kiu fariĝis konservema partio, kaj respublikanoj (al ili apartenis ankaŭ socialdemokratoj kaj Agrara ligo) formis Nacian progreman partion (poste Liberala popola partio). En 1918 estis fondita ankaŭ Finnlanda Komunista Partio, kiu tamen restis malpermesita ĝis 1944, sed maldekstraj socialistoj povis funkcii en Finnlando de 1920 ĝis 1930 en Socialisma Laborista kaj Etkampula Partio.

Dum lastaj jardekoj de 20-a jarcento al partioj aldoniĝis Kristandemokratoj, Verduloj kaj Bazfinnoj kaj Liberala partio falis el parlamentoj.