Politiko de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La politiko de Armenio estas efektivigata kadre de prezidanto de la demokratia respubliko. Laŭ la armena konstitucio, la prezidanto estas la ŝtatestro el plurpartia sistemo. La leĝdona sistemo estas kontrolata de la registaro kaj la leĝdona sistemo de la Registaro kaj la Parlamento. La unuĉambra parlamento (ankaŭ nomata Azgayin Zhoghov aŭ Nacia Asembleo) estas formata de koalicio de tri politikaj partioj: la konservativa Respublikana Partio, la Prospera Armenio kaj la Armena Revolucia Federacio. La ĉefaj opoziciaj partianoj estas Artur Baghdasarian el Rajto-Ŝtato kaj Raffi Hovannisian de Armenia Heredaĵo, kiu favorigas la aliĝon de Armenio kiel membro de la Eŭropa Unio kaj NATO.

La ĉefa celo de la armena registaro estas la konstruado de okcidentstila parlamenta demokratio kiel bazo por la enlanda regado. Tamen, la internaciaj observantoj de la Konsilio de Eŭropo kaj la Ŝtata Departemento de Usono dubas pri la politika travideblo de Armenio dum la lastaj prezidentaj kaj parlamentaj balotadoj kaj de la konstitucia referendumo ekde 1995, pro dubindaj balotadoj, la manko de kunlaborado flanke de la Elekta Komisiono kaj la malbonkvalita konservado de la balotaj listoj kaj de la balotejoj

Registaro[redakti | redakti fonton]

La prezidanto de Armenio estas la ŝtatestro, elektata rekte per universala voĉdonrajto. La plej alta leĝdona organismo estas la Nacia Asembleo. En 1990 okazis la unuaj demokratiaj balotadoj kaj en 1991 estis elektata la unua prezidanto de la Respubliko. La prezidanto nomumas la ĉefministron, kiu samtempe elektas la registarajn ministrojn. Armenio estas membro de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ).

Robert Koĉarjan

Robert Koĉarjan, la nuna prezidanto de la lando ekde 1998, ne estas ano de la komunisma partio, ankoraŭ tre forta pro la heredo kiun lasis la eksa Sovetio en Armenio. Tiu ĉi registaro estas konsiderata kiel naciisma.


Konstitucio: 5-a de julio 1995.
Laŭleĝa sistemo por voĉdonrajto: 18 jaroj, universala.
Plenumpova sistemo: Prezidento de la Respubliko (Ŝtatestro, Vic-prezidento, Ĉefministro kaj Konsilio de Ministroj.
Leĝdona sistemo: Nacia Asembleo (190 membra)
Jura sistemo: Supera Kortumo, Ĝenerala Prokuroro kaj malgrandaj kortumoj.
Politika divido: 10 regionoj kaj 21 urboj.
Subdivida registaro: ĉiu distrikto havas siajn proprajn lokajn registarojn.

Internacia politiko[redakti | redakti fonton]

La armena ambasado en Vaŝingtono.

Nuntempe Armenio havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, kun la grava escepto de ĝiaj du proksimaj najbaroj, Turkio kaj Azerbajĝano. La streĉaj rilatoj kreskis inter la armenoj kaj la azeroj dum la lastaj jaroj de Sovetio. La milito en Montara Karabaĥo regis la politikon de la regiono dum la 1990-aj jaroj. La landlimo inter du rivalaj landoj restas fermata ĝis la nuntempo, sen la trovado de solvo por fini la konflikton malgraŭ la perado de kelkaj organizaĵoj.

Turkio havas longan historion je malbonaj rilatoj kun Armenio ĉefe pro la neado de la armena genocido de 1915. La konflikto en Karabaĥo fariĝis ekskuzo por fermi la landlimon kun Armenio en 1993. Ankoraŭ ĝi ne retiris la blokadon malgraŭ la internaj interesoj en la armena merkato.

Pro ĝia situo inter Turkio kaj Azerbajĝano, Armenio havas mallarĝajn sekurec-rilatojn kun Rusio. Je peto de la armena registaro, Rusio havas militbazon en la nordoriento de la armena urbo Gyumri kiel preventiva elemento kontraŭ Turkio. Malgraŭ tio, Armenio alproksimiĝis al la eŭroatlantikaj strukturoj en la lastaj jaroj. Ĝi havas bonajn rilatojn kun Usono, ĉefe pro la armena diasporo. Laŭ la censo de 2000 Usono, ĉ. 385.488 armenoj loĝas en Usono.

Armenio estas ano de la Konsilio de Eŭropo, ĝi havas amikajn rilatojn kun Eŭropa Unio, speciale kun du el la membroŝtatoj, Francio kaj Grekio, ĉar enketo de 2005 informis ke 64% de la armena loĝantaro favoras aŭ deziras la aliĝon al la Eŭropa Unio kaj pluraj funkciuloj esprimis ilian deziron ke Armenio fariĝu membroŝtato, ĉar kelkaj antaŭvidas oficialan proponon post kelkaj jaroj.

Granda parto de la armena socio ankaŭ deziras aliĝi al NATO. Tamen, la prezidanto Robert Koĉarjan deziras restigi Armenion en rilatoj kun Rusio kaj la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.