Pollegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pollegio
Blazono de Pollegio
Blazono de Pollegio
Blazono de Pollegio
Pollegio
Pollegio
Pollegio
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Giornico
Koordinatoj  46° 21′ 58″ N 8° 56′ 35″ O / 46.36611 °N, 8.94306 °O / 46.36611; 8.94306 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 58″ N 8° 56′ 35″ O / 46.36611 °N, 8.94306 °O / 46.36611; 8.94306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 782
Areo 5,89 km²
Alteco 298 m super marnivelo
Poŝtkodo 6742
Komunumkodo 5077
Mapo de Pollegio
Mapo de Pollegio
Mapo de Pollegio

Pollegio estas komunumo de la Komunumaro Giornico kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 782 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pollegio situas en la suba Valo Leventina, ĉe la orienta bordo de la rivero Tiĉino, sude de la alfluo de la rivero Brenno al Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Pollegio kaj Pasquerio en la valo kaj Conzanengo sur alteco de 952 m s.m. kaj la setlejo Corecco sur alteco de 794 m s.m. sur terasoj de la deklivo de la orienta valflanko de Leventina.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,89 km², de kiuj 61,7% estas kovritaj de arbaro, 11,5% servas por agrikulturo kaj 15,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pollegio limas en nordo al Serravalle, en oriento al Biasca, en sudo en unu punkto al Iragna, en sudokcidento al Personico, kaj en nordokcidento al Bodio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Pollegio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo trans Gotardo-Pasejo al Chiasso kaj laŭlonge de la sudorienta komunumlimo la kantona ĉefvojo n-ro 416 de Disentis trans Lukomagno-Pasejo al Biasca. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A2, kies alveturejo Biasca situas ĉe la sudorienta komunumlimo ĉe la kuniĝo de la du kantonaj vojoj. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj trans Gotardo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pollegio datiĝas el la jaro 1237 kiel Poleccio kaj Puletio. Dum mezepoko Pollegio apartenis al la Najbararo Giornico. La preĝejo de la Sanktaj Inocentoj estis konstruita de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1478 memore al la mortintoj de la Batalo de Giornico, sekve al kiu la regado pri la regiono transiriks de la Dukoj de Milano al la Svisa Jŭrkomunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]