Polsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Polsko (ne konfuzinda kun la polko) estas la plej ofta el la svedaj popoldancoj. La sveda vorto polska devenas el polsk dans, "pola danco", kaj fakto estas ke la plej sveda el ĉiuj popoldancoj ja havas polajn radikojn.

Eble la danco originis kiam polaj muzikistoj akompanis la reĝon Sigismondo Vasa, kiam tiu surtroniĝis en Svedio.

Troveblas tri ĉefaj tipoj de la polsko: la deksesono-polsko (iom simila al la polonezo, precipe kiel tiu sonis ĝis la 18a jarcento), la okono-polsko (iom simila al la mazurko), kaj la trioleto-polsko.