Poludnica (esperanto-aranĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poludnica estas esperanto-aranĝo, vintra renkontiĝo de esperantistojvojaĝantoj kaj turistoj, kiu okazas ekde la jaro 1983 en Malaltaj Tatroj en Slovakio, en la Liptov-regiono, proksime de la samnoma monto Poludnica. Kutime ĝi okazas dum kelkaj tagoj ĉirkaŭ la unua semajnfino de januaro kaj en ĝia programo estas sportaj aktivecoj, prelegoj pri vojaĝoj el la tuta mondo kaj informoj pri praktikaj scioj de vojaĝantoj. Supreniro sur la monton Poludnica, kiu estas fino de norden celanta montdorso kaj altas 1,549 m s. m., estas tradicia pinto de la programo.

Dum sia unua jardeko, la aranĝo havis nur lokan signifon, dum la dua jardeko ĝi ekhavis signifon nacian (tutslovakian) kaj nun ĝi jam estas regule internacia, kun tradice riĉa programo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]