Sledhundoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Polusa hundo)

Sledhundoj estas uzataj en arktaj regionoj por tiri sledojn, ekz. Siberia sledhundo, Samojeda hundo.

Sledhundoj similas al grandaj lupoj. Ili povas esti blankaj, nigraj, grizaj, aŭ de terkoloroj, kaj ili havas ofte bluajn okulojn. Oni ne devas havi ilin en la varmegaj regionoj, ĉar ili havas problemojn pro la varmego. Sledhundoj amas la fortan ekzercon. Printempe, ili perdas multajn harojn, kaj ili bezonas homan preparadon tiutempe.[1]

Roald Amundsen lernis ties uzadon el Inuitoj por transportado de varoj, dum li estis en Arkto (1903–04 kaj 1904–05), kio poste iĝis ege utila en lia ekspedicio al la Suda Poluso (1910–12).

En Alasko, ekzistas granda kurado por multaj teamoj da sledhundoj, nomata la Iditarod. Oni iras de Anchorage al Nome.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]