Poliboroido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Polyboroides typus)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Poliboroido
Poliboroido, plenkreskulo ĉe Nacia Parko de Lago Nakuru, Kenjo
Poliboroido, plenkreskulo ĉe Nacia Parko de Lago Nakuru, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Milvenoj Milvinae
Genro: Polyboroides
Specio: P. typus
Polyboroides typus
(Smith, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Junulo.

La Poliboroido, Cirkuakcipitro, aŭ Gimnogeno (Polyboroides typus) estas rabobirdo, kaj ĝi rilatas al la Cirkuenoj. La ununura alia membro de la genro estas la alopatria Madagaskara poliboroido.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en plej parto de Afriko sude de Saharo, nome el la sudo de Maŭritanio al kabo de Bona Espero, escepte ĉe la dezertaj zonoj kiaj NamibioBocvano. Ĉe tiu ampleksega teritorio de pli da 14 milionoj de km², oni agnoskas oficiale 2 subspeciojn nome: P.t. typus (oriente de Sudano kaj Etiopio, Orienta Afriko el orienta Kongo al Sudafriko) - P.t. pectoralis (Okcidenta Afriko al orienta Sudano, Ekvatora Afriko el okcidenta Kongo al suda Angolo).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Poliboroido estas mezgranda rabobirdo kiu estas ĉirkaŭ 60–66 cm longa kun enverguro de 118-152 cm kaj pezo de 635 al 950 g. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed separeblaj kiam ili estas kune ĉar la ino estas 3% pli granda kaj ĝis 26% pli peza. La supraj partoj, kapo kaj brusto estas helgrizaj. La ventro estas blanka kun fajna malhela strieco. La larĝaj flugiloj estas palgrizaj kun nigra flugilbordo markata de mallarĝa blanka linio. La vosto estas nigra kun ununura larĝa blanka bendo. Estas nuda vizaĝomakulo de varia koloro el flavecaj al oranĝecaj (ĉefe pro ekscitiĝo). Plenkreskuloj havas malhelbrunajn irisojn kaj flavajn krurojn.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas palbrunan anstataŭ grizan, kaj malhelbrunan anstataŭ nigre; vaksaĵo estas pli verdeca. Junuloj estas distingaj el gepatroj kaj ili en akiras sian definitivan plumaron ĝis fino de la 3a jaro.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties habitato estas arbaro prefere kun palmoj kaj ofte ĉe akvo. Ili preferas humidajn areojn, sed akceptas varie maldensajn zonojn kaj klarejojn anstataŭ densajn arbarojn. Ili loĝas same ĉe arbaraj savanoj, montetoj kun ravinoj kaj ĉeriveraj arbaroj kaj eĉ adaptiĝas al zonoj parte senarbarigitaj kaj tuŝitaj de homoj. Tiele ili observeblas foje ĉe terkultivejoj, plantejoj de eŭkaliptoj aŭ de kokosarboj. Foje ankaŭ ĉe dornarbaroj aŭ gorĝoj ĉe dezertoj. El marnivelo ĝis 3000 m.

Temas pri silentema specio. La alvoko dum la reprodukta sezono estas fajfa suii-suii-suii utila por rekono, alarmo aŭ pariĝado.

Ili vivas ĝenerale solece aŭ en paroj. La masklaj ceremoniflugoj estas karakteraj kun malrapidaj cirklaj flugoj ascende per forta flugilfrapado kaj redescendo per mallonga plonĝado. Foje ankaŭ la ino descendas. Dum la pariĝado la nuda haŭtaĵo de la vizaĝo abrupte ruĝiĝas kaj poste reiĝas rapide flave. Tio okazas ankaŭ alifoje ĉiam kaze de ekscitiĝo, ekzemple kiam oni vicas al kovado aŭ ĉe renkonto ĉeneste.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili konstruas neston de diversaj grandoj el bastonetoj sur forko de arbo aŭ en krono de palmo 10 aŭ 20 m supergrunde. Ankaŭ la reprodukta sezono varias depende de la regiono. La ino demetas 1 al 3 ovojn. Kovado daŭras proksimume 35 aŭ 36 tagojn. Oni nestas dum 6 al 8 semajnoj (45-55 tagoj). Estas rare pli da unu ido ĉe elnestiĝo.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Poliboroido estas ĉiomanĝanta, kaj manĝas la frukton de la Oleopalmo same kiel ĉasas vertebrulojn, kiaj reptilioj, roduloj, vespertoj, birdidoj kaj ankaŭ senvertebrulojn kiaj koleopteroj. Ties kapablo grimpi, uzante flugilojn same kiel piedoj, kaj ties longaj duoblartikaj kruroj, permesas tiun birdon rabi la trunestojn de Libiedoj kaj Fenikuledoj serĉe de birdidoj; tio okazas ĉefe en Orienta kaj Suda Afriko. Plej ofte la predoj ne estas malfacile kapteblaj, sed estas iom malfacile akireblaj de aliaj rabobirdoj. Tiu specio povas uzi diversajn ĉassistemojn kiaj ŝvebado, gvatado, traserĉado surgrunde aŭ ĉe altaĵoj, grimpado tratrunke al nestokolonioj ktp.

Komparebla krurostrukturo kaj kutimaro aperas ĉe la neotropika Geranospizo; temas pri kazo de konverĝa evoluo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj