Birda poligono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Polygonum aviculare)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Birda poligono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Poligonacoj Polygonaceae
Genro: Poligono Polygonum
Polygonum aviculare
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Birda poligono ( Polygonum aviculare ) estas palearktisa planto parenca al fagopiro kaj rumekso. Ĝi estas unujara planto kiu troviĝas en kampoj kaj novaloj, kun blankaj floroj ekde junio ĝis oktobro. Kvankam de eŭropa origino, birdeta poligono nuntempe vegetas en multaj mezvarmaj regionoj de la mondo.

La scienca specionomo aviculare signifas : "de la birdoj" [1]. Efektive, multaj specioj de birdoj ŝatas manĝi la etajn semojn de la planto.

Herbokuracado[redakti | redakti fonton]

La botanikisto Nicholas Culpeper ( 1616-1654 ) rekomendis birdetan poligonum por kuraci la kraĉadon de sango. Modernaj herbistoj uzas ĝin por kuraci disenterion, troan menstruan fluon, pulmomalordojn, bronkiton kaj ikteron, galŝtonojn kaj renŝtonetojn. Ne ĉiuj el tiuj uzadoj estas apogitaj de sciencaj pruvoj.

La planto estas adstringanto, koagulanto, diureziganto kaj ekspektoriganto .

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

En Vjetnamujo, kie ĝi estas nomita rau đắng, kutimas kuiri kun ĝi supon kaj fonduon, speciale en la suda parto de la lando.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Polygonum aviculare subsp. aviculare
  • Polygonum aviculare subsp. depressum (Meisn.) Arcang.
  • Polygonum aviculare subsp. rurivagum (Jord. ex Boreau) Berher in Louis

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heimans E. e.a. 1983 , p. 1184

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heimans E., Heinsius H.W., Thijsse Jac.P. 1983 : Geïllustreerde Flora van Nederland, Versluys Uitgeverij, Almere, 1242 p. ISBN 90 249 13535 nederlande
  • Howard, Michael 1987 : Traditional Folk Remedies, Century, p. 162. angle