Pomakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pomakoj
etno
Suma populacio
1000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
bulgara lingvo
Religio
sunaismoBektaŝismo
vdr
Pomak Photos 0006
BASA-2072K-1-337-296-Pomak

La pomakoj (bulgare българи-мохамедани; memnomo pomak, arjan, poganec, marvak, poturnak) estas grupo de slavoj, praktikantaj islamon kaj parolantaj dialekton de la bulgara lingvo. La pomakoj loĝas precipe en la montaro Rodopoj sude de la urbo Plovdiv, ĉefe en t.n. "pomakaj enklavoj". Post la disfalo de komunismo, la pomakoj ekserĉis sian identecon kaj reliefiĝis 3 subgrupoj. Kelkaj substrekis sian etnan apartenon al bulgaroj kaj konvertiĝis al kristanismo, la aliaj deklaris pri sia turka identeco. La tria grupo provis krei sian etnan identecon surbaze de islamo.

Oni supozas ke la pomakoj estas posteuloj de bulgaroj, kiujn la turkoj perforte islamigis dum la 17-a jarcento. Dum la jaro 1964 ili ribelis kontraŭ la ŝtataj provoj bulgarigi ilin.

Signifa pomaka malplimulto ankaŭ vivas en la provinco Ksantio en nordokcidenta Grekio, tuj sude de la limo inter Bulgario kaj Grekio. Granda Pomak-diasporo loĝas en Turkio. Pro subpremo, multaj pomakoj el Bulgario kaj Grekio migris al Turkio[1],[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]