Pomarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pomarbo
Pomarbo (Malus domestica)
Pomarbo (Malus domestica)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Maloideae
Genro: Maluso Malus
Malus
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pomarbo, pomujomaluso (Malus) estas genro de la familio de rozacoj. Ĝi estas la arbo sur kiu kreskas pomoj. La genro konsistas el ĉirkaŭ 40 ĝis 55 specioj de arboj kaj arbustoj el arbaroj de la norda zono de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Floro de pomarbo
Tranĉita pomo
Malus florentina, arbo
Malus florentina, fruktoj
Malus sikkimensis, fruktoj

Ekzistas ĉirkaŭ 40 ĝis 55 Malus-specioj kaj kelkaj hibrigoj (kun devenlando):

  • Malus aldenhamensis
  • Malus angustifolia, Suda sovaĝa pomarbo (Usono)
  • Malus × arnoldiana (M. baccata × M. floribunda)
  • Malus × atrosanguineum (M. halliana × M. sieboldii)
  • Malus baccata, ĉerizpomarbo, nomita ankaŭ sibera sovaĝa pomarbo aŭ berarbo (Orienta Azio)
  • Malus bracteata (Usono)
  • Malus brevipes (Azio)
  • Malus coronaria, dolĉa sovaĝa pomarbo (orienta Nordameriko)
  • Malus dasyphylia – ebla prapomarbo de la nuna kultivita pomarbo
  • Malus domestica
  • Malus florentina (Italio)
  • Malus floribunda, Japana pomarbo, ankaŭ nomita koralpomarbo, (Japanio)
  • Malus formosana (Tajvano)
  • Malus fusca, oregona sovaĝa pomarbo (nordokcidenta Nordameriko)
  • Malus glabrata (Usono)
  • Malus glaucescens (Nordameriko)
  • Malus halliana, pomarbo de Hall (Japanio, Ĉinio)
  • Malus hilleri
  • Malus honanensis (Ĉinio)
  • Malus hupehensis, tepomarbo aŭ ĉina sovaĝa pomarbo (Ĉinio)
  • Malus ioensis, savana aŭ preripomarbo (okcidenta Nordameriko)
  • Malus kansuensis (okcidenta Ĉinio)
  • Malus lancifolia (Usono)
  • Malus × magdeburgensis (Germanio)
  • Malus mandschurica (aŭ baccata) (orienta Azio)
  • Malus melliana (Ĉinio)
  • Malus niedzwetskyana (Centra Azio)
  • Malus platycarpa (Usono)
  • Malus praecox – ebla prapomarbo de la kultivita pomarbo
  • Malus prattii (sudokcidenta Ĉinio)
  • Malus prunifolia (Ĉinio)
  • Malus pumila (aŭ niedzwetskyana) (okcidenta Azio kaj orienta Eŭropo)
  • Malus × purpurea, purpura pomarbo (M. atrosanguinea × M. niedzwetskyana)
  • Malus rockii (sujdokcidenta Ĉinio)
  • Malus sargentii (sin.: M. toringo ssp. sargentii) (Japanio)
  • Malus sieboldii (sin.: M. toringo) (orienta Azio, Japanio)
  • Malus × scheideckeri
  • Malus sikkimensis (Himalajo)
  • Malus sieversii, azia sovaĝa pomarbo – unu el la plej probablaj prauloj de la kulturita pomarbo (Kazaĥio)
  • Malus × soulardi
  • Malus spectabilis, ĉina pomarbo (Azio, probable Ĉinio)
  • Malus sublobata
  • Malus sylvestris, sovaĝa pomarbo - unu el la plej probablaj prauloj de la kulturita pomo (okcidenta Azio kaj Eŭropo)
  • Malus toringo
  • Malus toringoides (okcidenta Ĉinio)
  • Malus transitoria (nordokcidenta Ĉinio)
  • Malus trilobata (Malgrand-Azio: Greklando, Sirio, Libano, Izraelo)
  • Malus tschonoskii, lana pomarbo (Japanio)
  • Malus yunnanensis (sudokcidenta Ĉinio)
  • Malus × zumi,ornama pomarbo: neniu sovaĝa formo konita. Ekzistas diversaj specioj, kelkaj kun sangoruĝaj folioj.

Ekzistas ankaŭ genrokrucaĵoj ene de la subfamilio Maloideae, ekzemple Sorbus × Malus kaj eĉ trioblaj krucaĵoj: (Cydonia × Pyrus) × Malus.

Pomarba kancero[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pomarba kancero.

Pomarba kancero estas la plej grava el la pomarbaj malsanoj. Ĝi troviĝas ĉie en la mondo, kie pomarboj kreskas. La malsana atako ofte pererigas la arbon, eĉ la tutan ĝardenon, pro tio oni nomas ĝin “kancero”. Por efike kuraci la malsanon, Huang Yinbao faris esploradon kune kun aliaj agrikulturaj specialistoj. Longa esplorado dum 10 jaroj liveris fine bonefikan fungicidon en 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]