Larĝvosta rabmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pomarina rabmevo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Larĝvosta rabmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Sterkorariedoj Stercorariidae
Genro: Stercorarius
Stercorarius pomarinus
Temminck, 1815
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Larĝvosta rabmevoPomarina rabmevo (Stercorarius pomarinus) estas marbirdo de la familio Sterkorariedoj aŭ de rabmevoj de la ordo de Karadrioformaj birdoj.

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    Ties rilatoj kun proksimaj specioj ne estas entute solvitaj; ties mitokondria DNA estas plej simila al tiu de Granda rabmevo [Blechschmidt et al., 1993], sed laŭ morfologio kaj kutimoj, ĝi estas pli proksima al plej malgrandaj rabmevoj (kiel la Arkta rabmevo). La plej pravebla klarigo estas ofta hibridiĝo inter la Granda rabmevo kaj unu specio de etaj rabmevoj, kio iĝus en hibridan loĝantaron kio eventuale evoluus en diferenca specio, nome la Larĝvosta rabmevo; aŭ inverse inter la Larĝvosta rabmevo kaj specio de rabmevo de la Suda Hemisfero, kio igus la hibridan aperon de la Granda rabmevo, kio eble okazus tiom malfrue kiom la 15a jarcento [Blechschmidt et al., 1993; Furness kaj Hamer, 2003]. Laŭ ecoj de la skeleto kaj kutimaro, la unua eblo ŝajnas pli certa, ĉar la Larĝvosta rabmevo kunhavas kelkajn similaĵojn kun la rabmevoj de la genro "Catharacta", dum la Granda rabmevo ne ŝajnas tre diferenca el ties samfamilianoj el la Suda Hemisfero.

    La diferenco de mitokondria DNA inter la Larĝvosta rabmevo kaj la Granda rabmevo estas inter la plej malgrandaj inter du specioj de vertebruloj ĝis nun analizitaj kaj foje eĉ malpli granda ol diferencoj trovataj inter diversaj individuoj de sama disvastigita specio. La verŝajna kapablo por hibridiĝo alportis al la forigo de la separata genro Catharacta kiu enhavus la rabmevojn de la Suda Hemisfero kaj la Granda rabmevo.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Tiu holarktisa specio reproduktiĝas en malproksima nordo de Eŭrazio kaj Norda Ameriko. Ĝi nestas en arkta tundro kaj insuloj; la ino demetas 2-3 brunverdecajn ovojn en truo kovrita el herberoj. La loĝantaro de ĉiu regiono dependas el abundo de lemingoj. Post reproduktado la specio estas tute mara.

    Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras en maro de tropikaj oceanoj, nome Atlantiko kaj Hinda Oceano, ĉefe, kaj en marbordoj de Eŭropo kaj Afriko. Ili estas raraj en internaj teritorioj.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Antaŭ reprodukto la masklo flugas ceremonie kaj la ino konstruas la neston kaj demetas 2-3 brunverdecajn ovojn en truo kovrita el herberoj. Ambaŭ gepatroj kovas.

    Larĝvosta rabmevo manĝas lemingojn kaj aliajn ronĝulojn en reproduktejoj kaj ankaŭ kleptoparazitas aŭ rabas mevojn, ŝternojn kaj eĉ Sulojn el ties predoj; ĝi ankaŭ mortigas birdojn ĝis la grando de Griza mevo eĉ plie ol aliaj rabmevoj. Kiel plej granda parto de la rabmevoj, ĝi estas kleptoparazita la tutan jaron, montrante grandan lertecon kiam ili atakadas siajn viktimojn.

    Kiel aliaj rabmevoj, ĝi superflugas la kapon de homo aŭ alia entrudulo kiu alproksimiĝu al ĝia nesto. Kvankam tiu birdo ne povas damaĝi homon, tiu sperto kun birdo tiom granda estas almenaŭ iom timiga kaj povas estis eĉ doloriga.

    La voĉo konsistas el multaj malagrablaj fitrilantaj alvokoj kiuj sonas kvazaŭ uiĉ-jiuu ĉefe dum reprodukta sezono.

    Stercorarius pomarinus - MHNT

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Temas pri granda rabmevo ĉirkaŭ 45 cm longa, sen kalkuli la centrajn vostoplumojn de somera plenkreskulo, kiuj povus aldoni aliajn 10 cm pli malpli, kun enverguro de 113 ĝis 125 cm kaj pezo de 500 ĝis 900 g. Identigo de tiu rabmevo estas komplika pro ties similaĵoj kun la Arkta rabmevo kaj la ekzisto de tri kolorfazoj en la sama specio Larĝvosta rabmevo. Tiu ĉi estas pli granda ol la Griza mevo, Arkta rabmevo aŭ la Longvosta rabmevo, sed malpli granda ol la Granda rabmevo. Ili estas multe pli fortikaj, kun pli larĝaj flugiloj kaj malpli falkoforma ol la Arkta rabmevo, sed ĝi montras la saman ampleksan kolorvariadon. La flugo estas pli mezura ol tiu de la plej etaj specioj.

    Plenkreskuloj de Larĝvosta rabmevo en la hela fazo havas brunan dorson, ĉefe blankajn subajn partojn kun malhela kolumo kaj malhelajn flugilpintojn kun blanka centra makulo. La kapo kaj kolo estas blankoflavecajn kun nigra krono. En la malhela fazo ili estas malhelbrunaj entute kaj birdoj en intermeza fazo estas malhela kun iom pli palaj supraj partoj, kapo kaj kolo. Ĉiuj fazoj havas la blankan centran flugilmakulon, kiu aperas kiel duobla makulo en subflugiloj. En reproduktuloj de ĉiu fazo la du centraj vostoplumoj estas multe pli longaj ol ĉe aliaj, kulerformaj kaj turnitaj el la horizontalo. La beko -malhela en ĉiu rabmevo- estas iom pala ĉebaze.

    Junuloj estas eĉ pli probleme identigeblaj kaj estas malfacile diferencigi ilin el Arkta rabmevo distance pro nur la plumaro; ĉiukaze ili estas pli grandaj kaj flugillarĝaj.

    Aliaj[redakti | redakti fonton]

    Ili vivas ĝis 15 jarojn.

    Etimologio[redakti | redakti fonton]

    La nomo pomarina en la scienca latinlingva nomo kaj en multaj lingvoj devenas el la franca pomarin, mallongigo de la scienca kaj latina vorto pomatorhinus, el la greka, kio signifas "havanta kovritan nason". Tio rilatas la bekobazan karnaĵon kiun la Larĝvosta rabmevo kunhavas kun aliaj rabmevoj.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • BirdLife International (2004). Stercorarius pomarinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
    • Blechschmidt, Karin; Hans-Ulrich Peter, Jacobus de Korte, Michael Wink, Ingred Seibold, and Andreas Helbig (1993). “Investigations on the Molecular Systematics of Skuas (Stercorariidae)”, Zoologisches Jahrbuch für Systematik 120, p. 379–387. 

    Cited by DeBenedictis, Paul A. (1997). “Skuas”, Birding XXIX (1), p. 66–69. 

    • Furness, Robert W., and Keith Hamer. (2003) “Skuas and Jaegers.”, In Christopher Perrins (Ed.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 270–273. ISBN 1-55297-777-3.
    • Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5.