Pommereuil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pommereuil

Preĝejo Sankta Mikaelo
Preĝejo Sankta Mikaelo

Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Cambrai
Kantono Le Cateau-Cambrésis
Urbestro S-ro Marc Dufrenne
2008-2014
Poŝtkodo 59360
Kodo laŭ INSEE 59465
Demografio
Loĝantaro 717 (1999)
Loĝdenso 111 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°06′49″N 3°35′51″O  /  50.11361°N, 3.5975°O / 50.11361; 3.5975 (Pommereuil)Koordinatoj: 50°06′49″N 3°35′51″O  /  50.11361°N, 3.5975°O / 50.11361; 3.5975 (Pommereuil)
Alto 91 m - 153 m
Areo 6,45 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Pommereuil en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Pommereuil estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 717 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Pommereuil.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pommereuil situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.

Pommereuil etendiĝas sur 6,45 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La 24-an de junio 1967 la vilaĝon trafis grava tornado, kiu mortigis entute sep homojn, vundis 61 aliajn kaj detruis 600 domojn. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Marc Dufrenne, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loka preĝejo estas dediĉita al Sankta Mikaelo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Pommereuil apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]