Pomo de la malakordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pomo de la malakordo estas flugilhava esprimo indikanta ke temas pri donaco provokanta malakordon kaj malamikecon. Ĝi prenas sian nomon kaj signifon el la antikva greka mita rakontaĵo laŭ kiu dum la nuptofesto de Peleo kaj Tetisa, la diino Erida (Malakordo), ne invitita ĉar oni ĉiukaze emis la paco, lanĉis sur manĝotablo eloran pomon kun la skribo “al la plej bela”. La plej bela devis esti aŭ Afrodito aŭ Hera aŭ Atena, diinoj ĉeestaj. Pariso, farita okaza arbitra aljuĝanto, preferis Afroditon kiu promesis al li por edzino Helenan, la plej belan inter la virinoj. Kaj el tiu elekto naskiĝis malakordo la diinoj kaj milita lukto inter Helenoj kaj Trojanoj.

Estas antropologia interpreto pri tiu mitaĵo: la homoj provis trovi eksplikon pri la senĉesaj malakordo kaj malamo kaj, do, militoj inter la homoj, kaj kredis ke la kaŭzo estis la dioj mem. Ankaŭ en Biblio Javeo mem estas ekspluatata por la eketrminado de aligentoj invadotaj; sed iom post iom la bibliaj profetoj, kaj precipe Kristo, bildigis alian vizaĝon de Dio, nome la vera vizaĝo de la paco.