Pompano Beach
Pompano Beach estas grandurbo en subŝtato Florido, en Kantono Broward.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 26° 14′ N 80° 07′ U / 26.233 °N, 80.117 °U (mapo)Koordinatoj: 26° 14′ N 80° 07′ U / 26.233 °N, 80.117 °U (mapo)
- Areo: 67 km²
- Loĝantaro: 100.000 (takso en 2012)
- Supermara alteco: 4 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodo: 33060-33077, 33093, 33097
- Telefonkodo: 754, 954
Geografio
Pompano Beach situas sur la marborda ebenaĵo laŭ Atlantiko en la sudorienta parto de Usono, same de Florido. Ĝi najbaras kun Fort Lauderdale (10 km), proksime estas Miamo (30 km) kaj Hialeah.
Historio
La unuaj loĝantoj alvenis en 1896 pro ekfunkcio de la fervojo. En 1907 la loko jam oficiale estis urbeto, post unu jaro municipo formiĝis. En la 1920-aj jaroj Pompano Beach kreskis rapide. En 1947 la urbo estis pligrandigita per najbaraj areoj kaj oni deklaris ĝin urbo. Tiutempe multe da homoj pasigis la vintrojn en la areo.
Klimato
Pompano Beach havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 20-29 °C. La varmo kulminas inter julio-aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro (foje la temperaturo falas al 12 ° C). En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en junio, plej malofte januare. Ĝenerale neniam neĝas.
Vidindaĵoj
Fontoj
- Angla kaj germana Vikipedioj